gnome-l10n-eo team mailing list archive
-
gnome-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00006
{Voĉdono} Defaŭlta aŭ Apriora en GNOME
Antaŭ ĉio:
Bonan Novan Jaron al ĉiuj!
La lasta jaro estis diskuto pri la traduko de „Default” sur la listo [Ubuntu-l10n-eo] (serĉu "Ĝenerala diskuto"). Post la dekoj da mesaĝoj, mi komprenis ke (kvazaŭ?) ĉiuj preferus uzi „apriora” anstataŭ „defaŭlta”.
La faktoj estas ke:
1. la Komputeko proponas nur defaŭlta kiel traduko de default;
2. pro terminara kohereco en GNOME, ĉiuj devus traduki al „defaŭlta”.
La voĉdono estas: Ĉu vi deziras vidi “defaŭlta” aŭ “apriora” en GNOME?
Se la plejparto de la responduloj respondos „apriora”, mi faros la ŝanĝojn en ĉio GNOME dum la venonta semajnfino.
Jes, mi pretegas por ĝin fari.
Dankon por via voĉdono,
Batisteo
i
Follow ups