← Back to team overview

gnome-l10n-eo team mailing list archive

Tr : {Voĉdono} Defaŭlta aŭ Apriora en GNOME

 

Saluton al ĉiuj,

Mi vidas ke ne estas multe da voĉdonoj ĉi-tie: http://www.doodle.com/kh6zci3h48gbtz9z

Vi povus legi tiu mesaĝaro antaŭ: http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/message/7719


Dankon :)
Batisteo

PS: La celo estas malaperigi la neologismon "defaŭlta" el GNOME. Fakte, tradukantoj tiam tradukis la "vorton" default al defaŭlta. Tamen, oni ne tradukas "vortojn", sed "sencojn". Iuj ne trovas la sencon de default en aliaj esperantaj vortoj ; iuj trovas la sencon de default en multaj radikoj ; kaj aliaj pensas ke oni povas meti novan sencon en jama vorto. Mi opinias ke oni ekzemple povas traduki "default option" al "apriora agordo", kaj "default program" al "implicita programo" aŭ "ĉefa programo".



----- Mail transféré -----
>De : Baptiste Darthenay <bapdarth@xxxxxxxx>
>À : "gnome-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx" <gnome-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx> 
>Envoyé le : Dimanche 1 Janvier 2012 21h14
>Objet : {Voĉdono} Defaŭlta aŭ Apriora en GNOME
> 
>
>Antaŭ ĉio:
>                                Bonan Novan Jaron al ĉiuj!
>
>
>La lasta jaro estis diskuto pri la traduko de „Default” sur la listo [Ubuntu-l10n-eo] (serĉu "Ĝenerala diskuto"). Post la dekoj da mesaĝoj, mi komprenis ke (kvazaŭ?) ĉiuj preferus uzi „apriora” anstataŭ „defaŭlta”.
>La faktoj estas ke:
>	1. la Komputeko proponas nur defaŭlta kiel traduko de default;
>	2. pro terminara kohereco en GNOME, ĉiuj devus traduki al „defaŭlta”.
>
>La voĉdono estas: Ĉu vi deziras vidi “defaŭlta” aŭ “apriora” en GNOME?
>
>
>
>
>Se la plejparto de la responduloj respondos „apriora”, mi faros la ŝanĝojn en ĉio GNOME dum la venonta semajnfino.
>Jes, mi pretegas por ĝin fari.
>
>
>
>
>Dankon por via voĉdono,
>Batisteo
>
>
>

Follow ups

References