← Back to team overview

gnome-l10n-eo team mailing list archive

Re: Traduki Ubunto al EO

 

hola Ivano,

ĉu vi ankoraŭ okupiĝas pri la tradukado de Brasero? mi tre ĝojus se jes. ĉu vi bezonas helpon?

brakumon,
Kristjan

On 19.11.2011 08:18, Kristjan SCHMIDT wrote:
Saluton Ivano,

bonege ke vi volas helpi :-) Veran manlibron ni ne havas, sed mi provas
klarigi kiel tradukado de pakaĵoj de GNOME funkcias.

Vi ja jam trovis la traduk-paĝon de Brasero ĉe la GNOME-projekto kaj
rezervis ĝin por traduko. Tio jam estas bona komenco.
Nun elŝutu la po-dosieron de la pakaĵo (jen ligilo:
http://l10n.gnome.org/POT/brasero.master/brasero.master.eo.po) kaj
redaktu ĝin per programo kiel Poedit (http://www.poedit.net/) aŭ
Gtranslator (http://projects.gnome.org/gtranslator/) - mi preferas la duan.
Post traduko alŝutu la dosieron al la retpaĝo.

Certe ankaŭ interese: paĝo pri niaj stilaj konvencioj
http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=tradukado


Por kelkaj pakaĵoj ekzistas dua vojo por traduki ĉar ili ankaŭ
tradukeblas ĉe Launchpad. Tio ankaŭ eblas ĉe Brasero:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/oneiric/+source/brasero/+pots/brasero/eo/+translate

Ĉar tradukoj ĉe Launchpad nur aperos ĉe Ubuntuo, ni ne forgesu transigi
la tradukaĵon al la GNOME-projekto.


Esperable mi vortigis ŝufiĉe klare. Demandu se io ne klaras!


Kristjan


On 18.11.2011 22:22, Ivan Camilo Quintero Santacruz wrote:
Saluton! mi Ĵus kuniĝis al la traduka teamo de GNOME en la esperanta
lingvo, sed... kion mi devas fari por traduki la pakaĵojn? mi volas
traduki la "Brasero"-n pakaĵon, ĉu vi havas manlibro por helpi min en la
tradukado? Dankon!


pakaĵo


/Remus /


/Ivan Camilo Quintero Santacruz Ivano Kamilo Kintero Sankt-kruco//
/Ingeniero de Materiales Inĝeniero/ de Materialoj
/Universidad del Valle Universitato de la Valo/
/Cali, Colombia Kaliurbo, Kolombio//
//




References