← Back to team overview

ubuntu-eo team mailing list archive

Egaj ŝanĝoj por la Esperanto komunumo

 

Saluton al ĉiuj!
Mi faris kelkajn ŝanĝojn por plibone organizi la komunumon:
* Mi kreis grupon ĉe Laŭnĉpado pri la komunumo de ubuntu-eo [1]: se vi
volas kontribui al la komunumo aŭ simple legi kelkajn mesaĝojn, bonvolu
malaliĝi al oficiala dissendolisto pri la tradukado kaj aliĝi al
oficiala dissendolisto pri la komunumo. Ĉiuj ricevos mesaĝojn sendatajn
al la komunumo sed nur aliĝintoj ricevos mesaĝojn pri la tradukado. Por
malaliĝi bonvolu viziti la grupon ĉe Laŭnĉpado pri la tradukado de
Ubuntu [2]. Baldaŭ estos grupo pri la disvastigado de Ubuntu!
* Nun disponeblas IRC-kanalo de Ubuntu-eo. Ni povas retbabili pri Ubuntu
en #ubuntu-eo uzante plurajn klientojn (mi ekzemple uzas xchat). Pli da
informoj ĉi tie [3]
* Ĉu iu scias, ĉu eblas krei fakan grupon de UEA pri libera programaro?
Tiel ni povas kaj disvastigi Ubuntu en Esperantio plirapide
* Ekde la 2-a de septembro ĝis la 4-a de septembro estas renkontiĝaro
nomata Ubuntu Global Jam: skipoj renkontiĝos ie por helpi Ubuntu
(raportante cimojn, testanta novajn programarojn, skribante
dokumentadojn pri Ubuntu kaj ĝia komunumo, tradukante la programarojn,
raportante vian sperton kun Ubuntu, ...) kaj por paroli pri ĝin: bonvolu
legi la oficialan retejon por pli da informoj [4]. Ni ne povas
renkontiĝi ie sed ni povas renkonti interrete (per IRC-kanalo) kaj ni
povas retbabili kaj plibonigi Ubuntu samtempe. Bv. elekti daton (2-a,
3-a aŭ 4-a de septembro). Mi proponas la 2-an.
* Ekde la 11-a ĝis la 15-a de julio estas Semajno pri
Ubuntu-Evoluigantoj (Ubuntu Developers Week). Estas eĉ evento en
Vizaĵlibro [5]. Pli da informoj troveblas ĉe Ubuntu-vikio [6]
* Mi ĝisdatigis kaj la retejon [7] kaj la vikion [8]. Nun vi povas krei en la vikio vian propran paĝon (jen ekzemple la mia [9]). Bonvolu ne spami! Bonvolu raporti cimon en Laŭnĉpada cimraportejo [10]
Mi atendas viajn respondojn,
Kore,
- Michael

[1] https://launchpad.net/~ubuntu-eo
[2] https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
[3] http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=irc-kanalo
[4] https://wiki.ubuntu.com/UbuntuGlobalJam
[5] https://www.facebook.com/event.php?eid=228659263827481
[6] https://wiki.ubuntu.com/UbuntuDeveloperWeek
[7] http://www.ubuntu-eo.org
[8] http://www.ubuntu-eo.org/wiki
[9] http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=vikio:uzanto:airon90
[10] https://bugs.launchpad.net/ubuntu-eo/+filebug