← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Maŝina krudtraduko por programteksto?

 

Saluton al ĉiuj anoj de ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx,

Kiel kelkaj el vi eble scias mi ĉefe okupiĝas pri permaŝina
(krud)traduko, ĉefe de la angla al Esperanto.
Multege da aferoj pliboniĝis post kiam
http://www.liberafolio.org/2009/apertium/ skribiĝis, sed la artikolo
ankoraux donas bonan impreson de la ideo kaj traduka nivelo.

Unu el la ĉefaj uzoj estas liveri krudtradukojn por posta homa
perlaboro kaj poluro.
Ekzemple ni starigis http://vikitraduko.saluton.dk/ por vikipaĝoj.

Ĉu iuj entuziasmas pri starigi similan servon pri .po-dosieroj, i.a.
por la laboro de tiu ĉi grupo ?

Tiu ulo prefere estu iom sperta (Ubuntu) linuks-uzanto kiu kapablu
priesplori ekzakte kiel (aludo: cat
/usr/share/cups/locale/es/cups_es.po | pospell -n - -f -p apertium --
es-eo -u).

Kore,
Jacob

-- 
Jacob Nordfalk
एस्पेरान्तो के हो?  http://www.esperanto.org.np/.
Memoraĵoj de KEF -. http://kef.saluton.dk/memorajoj/