ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00237
La vorto disk-image
Saluton tradukemuloj,
Mi volas traduki la vorton "disk-image" sed trovis nur la longan frazon
'ekzakta kopio de disko' en la komputeko. Temas kompreneble pri dosiero
kun la datumoj de iu disko tiel ke post registro al alia disko la
datumoj estas ekzakte samaj kaj troviĝas sur la samaj lokoj kiel sur la
originalo.
Mi pensis pri 'diskdosiero', sed iom hezitas uzi tiun vorton.
Kiu havas sugesto(j)n?
Amike,
Petriko
Follow ups