← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Domain renewed

 

2010/12/2 Michael MORONI <haikara90@xxxxxxxxx>:
> Mi antaŭe sendis dosierojn pri la ĝisdatigado de la retejo. Estis nur unu
> peto pri la ŝanĝo de la vorto "operaciumo" al "mastruma sistemo".

   Mi konsentas kun tiu ŝanĝo.

   Mi nur rapide trarigardas kaj trovis:

- Kopirajto 2009
*-> Metu 2011 kaj vi estos preta. :)

- Por traduki Ubuntu vi devas koni bone la anglan lingvon kaj uzi la
taŭgajn iloj por traduki (ekzemple mi sugestas, ke vi uzas ĉi tiun
vortaron por traduki fakajn vortojn kaj nian vortaron por malcertaj
vortoj).
*-> Por traduki Ubuntu-on oni devas koni bone la anglan lingvon kaj
uzi la taŭgajn ilojn por traduki (ekzemple bonvole uzu ĉi tiun
vortaron por traduki fakajn vortojn kaj nian vortaron por malcertaj
vortoj).
*-> Kaj la dua ligo ŝanĝis al
http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=terminoj

   Mi opinias ke mi povus trovi aliajn erarojn se mi havus tempon, sed
nun mi estas tre okupata. Mi metos en mia listo da farendaĵoj.

> Mi morgaŭ finos miajn universitatajn ekzamenetojn

   Bonŝancon.

> Dai diamanti non nasce niente dal letame nascono i fior
> El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas floroj.
> -- Fabrizio de André, ''Via del campo''

   Brila! Dankon.

-- 
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org



Follow ups

References