← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Fwd: [ret-info] Gramatika kontrolilo LingvoIlo-1.2 por OpenOffice nun

 

Mi konigis tre interesan projekton. Eblas krei tre utilan kontrolilon por
OpenOfice kaj logike por LIbreOffice, novan forkon kiu eniros en Ubuntu kiam
la teamo plielgxavigas gxin.
Se iu konas kiel krei novajn regularajn esprimojn aux novan regulojn,
bonvolu kontribui al projekto!
Mi ecx kreis grupon cxe Facebook pri nia teamo. Se vi volas, vi povas aligxi
cxe http://www.facebook.com/#!/home.php?sk=group_133734070013837&ap=1 aux
skribi min (htp://www.facebook.com/airon90).
Oni povas sendi novajn mesagxojn al la grupon per la retposxtadreso
ubuntu.eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Bonan novjaron kaj plitradukadon :)
- Michael

Dai diamanti non nasce niente dal letame nascono i fior
El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas floroj.
-- Fabrizio de André, ''Via del campo''


---------- Forwarded message ----------
From: Ret-Info, www.eventoj.hu <ret-info@xxxxxxxxxx>
Date: 2011/1/10
Subject: [ret-info] Gramatika kontrolilo LingvoIlo-1.2 por OpenOffice nun
To: ret-info@xxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Gramatika kontrolilo por Open Office!
-----------------------------------

Saluton!

La gramatika kontrolilo LingvoIlo-1.2 (LanguageTool-1.2) haveblas ekde nur
kelkaj tagoj (2010/01/02) kaj nun funkcias en la lingvo internacia (inter
multaj aliaj lingvoj).

Kio estas LingvoIlo? LingvoIlo estas libera (LGPL) plurlingva gramatika
kontrolilo por OpenOffice (LibreOffice). Tio estas, gxi atentigas pri
gramatikaj eraroj kiel ekzemple:

"Mi lernas *Esperanto*" (mankas akuzativo). LingvoIlo ne atentigas pri
literumaj eraroj kiel: "Mi lernas *Espernaton*" sed eblas uzi literuman
kontrolilon kune kun gramatika kontrolilo por atentigi pri ambaux tipoj de
eraroj.

LingvoIlo ankaux funkcias el komanda linio por tiuj, kiuj preferas ne uzi
OpenOffice.

- Pli da informoj (ekranfotoj, instrukcioj por instalado, ktp.) tie:
http://dominiko.livejournal.com/tag/lingvoilo

- Hejmpagxo de LingvoIlo (LanguageTool): http://www.languagetool.org

- Elsxutebla dosiero de LingvoIlo-1.2:
http://www.languagetool.org/download/LanguageTool-1.2.oxt

Espereble iu(j) trovos gxin utila.

Dominique Pellé,
dominique.pelle@xxxxxxxxx

el [programistoj-respondas]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


=============================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :
http://www.eventoj.hu
=============================================================================







.