← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: mi

 

Estu bonvena, Szabi.

Petriko estis pli efika ol mi kaj tuj respondis vin (kun aldono de bonaj konsiloj).

Mi diras kun li:
 Sukceson kaj bonvenon!

Amike,
Kim


-----Mensagem Original----- De: "Patrick Oudejans" <patrickoudejans@xxxxxxxxx> Para: "Szabolcs Szilva" <szabolcsszilva@xxxxxxxxx>; <ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx>
Enviada em: segunda-feira, 21 de março de 2011 16:59
Assunto: Re: [Ubuntu-l10n-eo] mi


Saluton Szabi,

Tradukado ne tiom malfacilas. Sekvu cxi tiun ligilon:

https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+lang/eo

Tie vi vidos ligilojn al tradukit/at/otaj programoj por la plej lasta
(venonta) versio de Ubuntu. Apud la programnomoj vi vidos kiom da
tradukotaj ĉenoj ankoraŭ restas, ĉu estas sugestoj, ktp. Se vi ricevis
tradukrajtojn vi tuj povos eklabori tie. Alikaze vi povas aldoni nur
sugestojn.

Tutsube en la paĝo vi trovos serĉkampon. Se vi scias en kiu programo
estas la de vi trovita lingva eraro, tiam entajpu tie la nomon de la
programo kaj vi tiel povos atingi la launchpad-an retpaĝon de la
programo. Atinginte tiun vi povas per klako al translations tuj
ektraduki.
Kelkfoje vi povas ricevi la mesaĝon ke la programo ne estas tradukata
en launchpad. Tiam vi sube en la paĝo trovos ligilojn al 'Packages in
Distributions'. Prefere vi tie elektu la plej lastan version. Ofte
eblas tiam ja traduki.

Bedaŭrinde ne eblas serĉi iun vorton en pluraj programoj samtempo. Tia
funkcio estas petata, sed tute ne estas konate al mi kiam aŭ ĉu oni
aldonos tiun funkcion.

Krome, bonvolu viziti ankaŭ ĉi tiujn paĝojn:

http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=tradukado
http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=terminoj

Tie vi trovos stilajn konvenciojn kaj etan liston kun terminoj de ni uzataj.

Krom tio ni ofte uzas la vortaron sur komputeko.net por ĉefa celo de
komputilaj terminoj.

Sukceson kaj bonvenon!

Amike salutas,

Patrick (Petriko) Oudejans




References