← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: [Bug 793516] Re: Wrong name of standard folders in Esperanto

 

Ankaŭ mi opinias, ke la ĝisnunaj tradukoj restu, ekzemple pro jenaj kialoj:

   * X-ujo (ni neglektu la arban kaj la landan signifojn de -uj-)
     kutime enhavas X-ojn. Sed la dosierujo "Labortablo" ne enhavas
     labortablojn, ĝi _estas_ labortablo. Ke ĝi krome estas
     (dosier-)ujo, ne signifas, ke ĝi havu la sufikson "-uj-". Analoge,
     "tajloro" estas profesio, kvankam ĝi ne havas la sufikson "-ist-".
     Estus eraro meti la sufikson en tiuj ĉi vortoj.
   * Same, "Hejmo" estas hejmo kaj ne enhavas hejmojn, do ne estas
     "Hejmujo".
   * Esperanto havas pri sufiksoj la "principon de neceso kaj sufiĉo".
     Tio signifas, ke sufikso ne necesas, se la vorto estas perfekte
     komprenebla sen ĝi. Ekzemple, "kuiristo" estas iu, kiu regule kaj
     profesie kuiras, sed tamen ne necesas diri "kuir-ad-isto". Same
     eblas kompreni, kio estas la komputila loko nomata "Muziko", eĉ se
     ĝi ne havas la sufikson "-uj-" (kiu tie ĉi ne estus erara, sed ja
     nenecesa).
   * "Muziko" estas nenombrebla vorto, do restas en singularo. "Bildo"
     kaj "ŝablono" estas nombreblaj, do ili estu en plurala formo
     ("Bildoj", "Ŝablonoj").
   * Pri "Video" mi estas iom necerta, ĉar laŭ NPIV ĝi estas prefikso,
     do ĝia "o" ne estas finaĵo. Ĉu "Videoaĵoj"?

Mi bedaŭras, ke la nun uzatajn nomojn mi ne scias, ĉar mia Ubuntu-Linukso estas germana, kvankam mi uzas ĝin kun esperanta lokaĵaro.

Ĉion bonan,
Reinhard F.

Je 2011-06-06 17:54 PatrickNiedzielski skribis:
„Hejmujo“ ne ĝustas.  Tiu signifus „ujo aŭ grupo de hejmoj“, ne
„dosierujo, kiu estas la hejmo de la uzanto“.  Pli bona traduko estus
„hejmdosierujo“.

Kvankam mi ne pensas, ke la nunaj tradukoj malĝustas, la aliaj tradukoj
ja estas bonaj.


References