Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |
Kara Michael,dankon pro la informo pri Kirilikanto, sed mi opinias, ke ĝi estas speco de ludo, ne serioza kontribuo al komunikado. Se signifa parto de la esperantistaro skribus cirile (aŭ arabe, greke, ktp.), ĉiuj esperantistoj devus lerni la koncernan alfabeton. Tio iom faciligus la skribadon por kelkaj, sed malfaciligus la legadon por pli multaj.
Se ni proponus cirilan variaĵon de la esperanta vikipedio, tio ne nur estus malbona signalo al la ekstera mondo ("por uzi Esperanton necesas scii du, tri, ... alfabetojn"); plie, kiam Canonical rimarkos, ke tiu variaĵo estas nur pro ludaĵo, tio certe ne plifortigus la pozicion de la esperanta vikipedio. Ni memoru, ke jam estis proponoj nuligi ĝin.
Se iu deziras legi Esperanton per cirilaj literoj, mi certas, ke eblas verki ekz. aldonaĵon por Fajrovulpo, kiu ebligu tion. Tiaj aferoj devas sufiĉi por doni al Kirilikanto (aŭ Cirilanto, eble) justan ŝancon. Kiam dekono de la esperantistaro transiris al ĝi, mi kun bedaŭro konsentos al cirila variaĵo de nia vikipedio.
Ĉion bonan, ReinhardP.S: Ne kredu, ke mi ne vidas la sencon de tiaj variaĵoj, kie ili utilas. Antaŭ tri jaroj mi mem enretigis (ne mem verkis) latin-cirilan (kroat-serban) retpaĝon: http://www.ais-sanmarino.org/arangxoj/sus/psusba/index_sr_cir.html (klaku al "Latinica").
------------------------------------------------------------------------ Je 2011-11-02 16:27 Michael Moroni skribis:
Saluton al ĉiuj,mi ĵus notis, ke kelkaj Esperantistoj klopodis uzi (aŭ per komputika terminaro "porti") Esperanton per kirila alfabeto. Ŝajnas, ke tio nomiĝas "Kirilikanto" (vidu https://www.facebook.com/groups/kirilikanto/doc/285130674839448/) kaj ĉiu latina alfabeto havas sian kirilan literon. Tio permesas nin krei skripton por simple konverti la skribaĵojn. Ĉu vi pensas, ke ni povas promocii tion per peto al Canonical por krei "variant" (variaĵo) kiel en la serba lingvo, kiu havas kaj la kirilan kaj la latinan alfabeton (tio komprenigeblas: http://sr.wikipedia.org/sr-el/Главна_страна; kaj http://sr.wikipedia.org/sr-ec/Главна_страна; : sama paĝo, malsama alfabeto) al esperanto lingvo kaj aŭtomate krei novan variaĵon per skripto?Kore, - Michael _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp
Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |