Laŭ Vikipedio:
Esperanto (origine Lingvo Internacia) estas la plej disvastigita internacia planlingvo. La nomo estas derivita de la kaŝnomo, sub kiu la hebrea kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. Li intencis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado, tamen ne anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.
La gramatiko estas tre simpla: ĉiuj substantivoj finiĝas per -o, ĉiuj adjektivoj per -a, ĉiuj pluraloj finiĝas per -j kaj la akuzativa formo per -n. La adverboj finiĝas per -e. La verboj dekliniĝas facile:
Tempo | Finaĵo |
---|---|
Prezenco | -as |
Preterito | -is |
Futuro | -os |
Kondicionalo | -us |
Imperativo | -u |
Infinitivo | -i |
Estanta aktiva paticipo | -anta |
Estinta aktiva paticipo | -inta |
Estonta aktiva paticipo | -onta |
Estanta pasiva paticipo | -ata |
Estinta pasiva paticipo | -ita |
Estonta pasiva paticipo | -ota |
La vortoj devenas el aliaj lingvoj (ekzemple: Tago devenas el la germana Tage, Papero devenas el la angla Paper) kaj oni povas krei aliaj vortoj, aldonante prefiksojn, sufiksojn kaj aliajn vortojn.
Se vi interesas koni la esperantan lingvon, bonvolu viziti vian nacian esperantan federacion por pli da informoj kaj por eklerni ĝin!