← Back to team overview

ubuntu-tradukado team mailing list archive

Aliĝo

 

Saluton!

Mi ĵus aliĝis al la tradukskipo por Ubuntu kaj ankaŭ deziras aliĝi al la koncerna dissendolisto.

Mi estas 64-jara Brazila esperantisto, kiu lernis la lingvon en 1964, estante tiam 15-jara. Mi diplomiĝis pri agrikulturo en Brazilo, poste magistriĝis pri Bredado de Laktobovoj kaj doktoriĝis pri Nutrado de Remaĉuloj en Usono. Dum multaj jaroj mi laboris kiel profesoro pri Bovbredado en Brazilo, kaj emeritiĝis antaŭ 4 jaroj.

Nuntempe mi respondecas, kiel ĉefredaktisto, pri la revuoj Brazila Esperantisto (organo de Brazila Esperanto-Ligo) kaj Lampiro (organo de Esperanto-Asocio de Sanpaŭlo). Mi ofte esperantigas beletraĵojn el la portugala, verkitajn de pluraj aŭtoroj, jam publikigis (kiel kuntradukisto) la rakontvolumon La Sekreta Kaŭzo kaj Aliaj Rakontoj, preparas por eldono alian volumon nomatan La Prediko de la Diablo kaj Aliaj Rakontoj kaj tradukas la romanon Joĉjo Borba. La lastajn tri aŭtoris la Brazila verkisto Machado de Assis.

Mi komencis lerni interagi kun komputiloj en 1977 (en la epoko de IBM-370), kaj aĉetis mian unuan personan komputilon (MSX) en 1984. Mi lernis unue kiel programi per Fortrano kaj poste per Paskalo. La ĉi-lasta tiam tre plaĉis al mi, sed jam de multaj jaroj mi ne programas.

Ekde proksimume 1996 mi uzas Linukson. Unue, ĝi servis nur por kelkaj taskoj, sed jam de antaŭ proksimume 13 jaroj mi uzas preskaŭ ekskluzive Linukson. Mi komencis per RedHat, poste dum pluraj jaroj uzis CentOS, kaj nuntempe ambaŭ miaj komputiloj estas mastrumataj per Xubuntu.

Mi do deziras kunlabori kun via skipo, helpante traduki Ubuntu-programojn al Esperanto kaj ankaŭ reviziante tradukojn.

Amike,

----
Francisco Stefano Wechsler
Kontraŭstaru monopolon! Uzu Gnu-Linukson.