← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Fwd: [eliberaprogramaro: 1916] Re: Tradukado de Ubuntu

 

---------- Forwarded message ----------
From: Yves Nevelsteen <yves.nevelsteen@xxxxxxxxx>
Date: 2008/5/8
Subject: [eliberaprogramaro: 1916] Re: Tradukado de Ubuntu
To: eliberaprogramaro@xxxxxxxxxxxxxxxx
Cc: tradukado@xxxxxxxxxxxxxxx, Tradukskipo de Ipernity <ipernity@xxxxxxxxxxxx>


Saluton,

gratulojn pro via engaĝigo kaj sukceson!

Mi ĝojas ke vi decidis uzi la Komputekon kiel gvidlinion por la
tradukado de Ubuntu. Atentu ke la retejo ne estas tute ĝisdata.
Intertempe akademiano Maŭro La Torre provlegis la tutan terminaron kaj
kromtradukis pli ol 500 terminojn. Momente en Slovakio estas presata
Komputeko-libreto kun pli ol 7500 tradukoj. Ankoraŭ eblas antaŭmendi
ekzemplerojn; vidu
 http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko/Preskomuniko :-)

Mi avertos vin kiam mi trovis tempon ĝisdatigi la retejon (estas iom
temporaba afero).

Amike,

Yves


2008/5/8 AJK <ikojba@xxxxxxxxx>:


> Saluton al vi ĉiuj!
>
> Mi iĝis estro de la tradukteamo de Ubuntu por traduki ĝin al
> Esperanto, kaj mi volas inviti vin helpi al la teamo.
>
> Se vi interesiĝas, aliĝu al Launchpad, aliĝu tie al la tradukteamo
> Esperanto (kaj cetere agordu vian konton) kaj (tre grave!) aliĝu al la
> retlisto de la tradukteamo. Poste ni sisteme iom post iom traduku
> ĉiujn gravajn kaj poste malpli gravajn pakaĵojn.
>
> Gvidlinio estas komputeko.net, por tradukaj duboj demandu retliste. Mi
> planas esti senkompata por tro memfidaj uloj kiuj endanĝerigas la
> unuecon, sed komprenemas ĝenerale, do ne estu fortimigata de tio :).
>
> Amike,
>
> LaPingvino
>
> --
> http://iompostiom.net/trovu-la-ringon-perditan
>
>
>


 --~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
 Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon ĉar vi abonis al la forumo
eLiberaProgramaro ĉe Google.
 Por sendi mesaĝon al la grupo, uzu la retadreson
eliberaprogramaro@xxxxxxxxxxxxxxxx
 Por malaboni ĉi tiun grupon, sendu retmesaĝon al
eliberaprogramaro-unsubscribe@xxxxxxxxxxxxxxxx
 Por pli da informoj kaj agordaĵoj, vizitu la
http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro
 -~----------~----~----~----~------~----~------~--~---




-- 
http://iompostiom.net/trovu-la-ringon-perditan