ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00109
Re: Gnome-tradukoj?
Saluton Kristjan,
Unue, mi petas ke mesaĝoj estu *ĉiam sendataj al la zorganto "Kim Ribeiro" <
kimribeirobr@xxxxxxxxxxxx> *kaj prefere ankaŭ al la listo
ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx.
Mi estas "nur" teknikisto, kiu ne multe mem laboras pri la tradukado.
2009/7/26 Kristjan Schmidt <kristjan.schmidt@xxxxxxxxxxxxxx>
> saluton Jacob,
>
> mi okipiĝas pri la traduko de GDM (Gnome Desktop Manager) ĉe launchpad:
> https://translations.launchpad.net/ubuntu/jaunty/+source/gdm/+pots/gdm/eo
>
Mi trarigardis iom. Ŝajnas esti bona laboro. Gratulon!
>
> laŭ mi tre indas ke la tradukoj de ubuntuo refluas al la originaj
> projektoj. mi jam provis ŝuti la gdm-tradukon al l10n.gnome.org sed
> fiaskis. kiel mi simple povas fari tion?
Strange, vi ja estas registrita ĉe http://l10n.gnome.org/teams/eo kaj do
devus kapabli tion.
Ĉu aperis erar-mesaĝo?
Ĉiukaze, Kim povas alŝuti vian laboron al l10n.gnome.org. (Kim bonvolu fari
tion)
> bedaŭrinde la sistemo de l10n.gnome.org ŝajnas al mi iom antikve, tial mi
> ne vere volas labori per tiu.
Laŭ mia memoro Kim pro tio decidis daŭre uzi Launchpad kaj fojfoje transferi
la rezulton al l10n.gnome.org.
Kore, Jacob
>
>
> kore,
> Kristjan
>
> Am 14.06.2009 21:16, schrieb Jacob Nordfalk:
>
>> Saluton, anoj de https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo<https://launchpad.net/%7Eubuntu-l10n-eo>
>> !
>>
>> Mi interesiĝas pri la tradukado de Gnome al Esperanto kaj mi teknika
>> asistas la moralan estron de http://l10n.gnome.org/languages/eo/, nome
>> "Kim Ribeiro" <kimribeirobr@xxxxxxxxxxxx
>> <mailto:kimribeirobr@xxxxxxxxxxxx>>, ĝis li povas mem transpreni la
>> laboron tute.
>>
>> Tiucele mi ne povis ne rimarki ke estas 2 grupoj ĉe Launchpad, nome
>> https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo<https://launchpad.net/%7Eubuntu-l10n-eo>!
>> kaj
>> https://launchpad.net/~gnome-l10n-eo<https://launchpad.net/%7Egnome-l10n-eo>
>> .
>>
>> Mi volas demandi al vi, ĉu vi jam laboris kun la traduko de Gnome kaj
>> kie estas la resulto de tiu laboro?
>> Mia deziru estus porti tiujn tradukojn al la origino, nome al Gnome, por
>> ke ne nur Ubuntu-uzantoj povas vidi ilin.
>>
>> Sed mi tute ne povas trovi iujn ajn tradukojn ĉe vi? (pardonu, mi ne
>> bone regas Launchpad).
>>
>> Dankon por viaj respondoj, klarigoj kaj sugestoj!
>>
>> Kore Jacob
>>
>> --
>> Jacob Nordfalk
>> Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
>> Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 -
>> http://kef.saluton.dk
>> एस्पेरान्तो के हो? http://www.esperanto.org.np/.
>>
>
> --
> www.atomausstieg-selber-machen.de
>
--
Jacob Nordfalk
एस्पेरान्तो के हो? http://www.esperanto.org.np/.
References