← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: La vorto partition; kiel traduki?

 

Jes vi pravas, "sektion" estas sveda vorto, mi petas pardonon. 

 

Mi kompreneble celis la vorton "sekcio" kiu celas, laŭ PIV, "Administrativa dividaĵo, ĝuanta relativan memstarecon, en granda administracio." Laŭ mi perfekta anlogio rilate al la memordisko en la ĉefa diskaparato de komputilo. :-)

 

Eĉ se la lingvo Esperanto ne estas perfekta, oni devas esprimi sin kiel eble senambigue.

 

Mi rekomendas artikolo en la gazeto Esperanto septembro 2009, de Anna Lövenstein, en kiu ŝi akuzas petojn por detruado de Esperanto. Mi havas similan opinion pri "teknikistoj", kiuj tro ofte elektas solvojn, kiuj estas tro influataj de sia nacia lingvo.  Nu terminoj eble iĝas kompreneblaj post iom da uzado, eĉ se ili ne estas "tute logikaj".  En Esperanto oni strebu al komprenebleco, ne mallongigado de ĉiu termino je tri - kvar literoj.  :-)

 

Amike

KaGu:-}
 


Date: Thu, 8 Oct 2009 20:21:37 +0200
From: info@xxxxxxxxxxxxxxxxx
To: kgesperanto@xxxxxxxxxxx
CC: haikara90@xxxxxxxxx; patrickoudejans@xxxxxxxxx; ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] La vorto partition; kiel traduki?

KaGu KaraGu skribis: 


Mi preferas "partigi diskon en subsektionoj".    Je bezono de plia precizeco mi indikas, ke temas pri subsekciigo de la memorlokoj sur la disko, ne la diskaparato :-)
Saluton! Eble vi stumbletis ĉe la vorto "subsektiono" -- "sektiono" ne estas esperanta vorto, kaj vi mem poste uzas "subsekciigo" ("sekcio" jes estas esperanta vorto). 

Mi komprenas vian heziton pri "subdiskigi". Efektive ĝi povus sugesti, ke la tuta aparato (disko ktp.) iĝas UNU subdisko, kio (kutime) ne estas vera. Oni povus diri "sub-disk-ar-igi", sed tio estas tro peza vorto.

La nekonsekvenceco, kiun prave vidas Petriko, estas en tio, ke por la sama fakto (divido de aparato al pluraj partoj) oni uzas du malsamajn vortojn/radikojn: "sub" en "subdisko" kaj "part-" en (dis)partigi. La kialo certe estas, ke la "konsekvencaj" formoj estas iom pezaj:


subdisko --> sub-disk-ar-igi (pli longa kaj pli kompleksa ol dispartigi) -- ne eblas simple diri "sub-igi"*

(dis)partigi (diskon, aparaton) --> diskoparto (pli longa ol subdisko)Se iu deziras konsekvencajn esprimojn, mi proponas diri "(dis)partigi" kaj "diskoparto". Aliflanke "subdisko" estas bone komprenebla kaj aludas la fakton, ke en multaj okazoj subdisko estas uzebla kvazaŭ disko. Tio ne videblas el la vortoj "subsekcio" kaj "diskoparto".

Jes, Esperanto ne estas perfekte konsekvenca; kredeble neniu lingvo estas. Sed rezigno pri ĝiaj ne perfekte konsekvencaj elementoj tro malriĉigus ĝin.

Ĉion bonan,
Aisano

 


Date: Thu, 8 Oct 2009 06:46:21 +0200
From: haikara90@xxxxxxxxx
To: patrickoudejans@xxxxxxxxx
CC: ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] La vorto partition; kiel traduki?


Laux mi, "subdiskigi aparaton".


2009/10/8 Patrick Oudejans <patrickoudejans@xxxxxxxxx>

Saluton,

Jen mia demando antaŭ ol mi ekdormos. Kiel vi ĉiuj tradukus la vorton 'partition'? En la komputeko (http://komputeko.net), reta vortaro kiun mi oftege uzas oni uzas la tradukon 'subdisko' por la substantivo. Sed la verbo estas 'dispartigi' laŭ tiu vortaro. Iom nekonsekvence ĉu ne?

Kaj kiel traduki 'to partition a device'? Ĉu subdiskigi aparaton aŭ dispartigi(??) aparaton?

Antaŭan dankon pro viaj ideoj!

Amike,

Patrick (Petriko) Oudejans 

PS Mi pardonpetas se ĉi tiu diskuto jam antaŭe okazis.

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp





Hitta kärleken lagom till sommaren! Klicka här MSN Dejting 
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp
   		 	   		  
_________________________________________________________________
Windows Live: Håll dina vänner uppdaterade om vad du gör online.
http://www.microsoft.com/windows/windowslive/see-it-in-action/social-network-basics.aspx?ocid=PID23461::T:WLMTAGL:ON:WL:sv-se:SI_SB_1:092010

Follow ups

References