ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00173
Fwd: Traduko de la filmo Revolution OS
2010/1/2, Aleksander Osincev <alex.osintsev@xxxxxxxxxxxxxx>:
> Bonan tagon, Jacob,
>
> bedaŭrinde miaj mesaĝoj ne atingas la dissendoliston de
> Ubuntu-tradukantoj. Ĉu vi povus plusendi la mesaĝon sube? Ĉu vi havas
> intereson partopreni mem?
>
> ******************************
> Saluton, karaj listanoj,
>
> antaŭ nelonge mi kontaktis la rajto-posedantojn de la filmo Revolution OS
> (http://en.wikipedia.org/wiki/Revolution_OS) kaj ili
> oficiale permesis al Verda Filmejo (http://filmoj.net) traduki subtesktojn
> en Esperanton kaj poste promesis publikigi ilin en sia paĝaro.
>
> La dokumenta filmo Revolution OS rakontas pri GNU, Linukso kaj libera
> programaro kun intervjuoj de Richard Stallman, Michael Tiemann, Linus
> Torvalds, Larry Augustin, Eric S. Raymond, Bruce Perens, Frank Hecker kaj
> Brian Behlendorf.
>
> Via profesia helpo pri linuksaj terminoj estas bonvena. Ni disvastigu la
> ideon pri libera operaciumo kaj libera programaro per la filmo.
>
> La komuna tradukejo troviĝas ĉe "La Ponto"
> http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=194
Mi ŝatus aldoni, ke ĉe http://vikitraduko.saluton.dk/vikitraduko/ oni
povas fari tradukon de la vikipedia artikolo.
>
> --
> Kreante la mondon ĉirkaŭe,
> Aleksander Osincev
> Kunordiganto de Verda Filmejo
>
> ********************************
>
> --
> Kreante la mondon ĉirkaŭe,
> Aleksander Osincev
> ********************************************
> E-mail: alex.osintsev@xxxxxxxxx
> ICQ: 339408218
> Jabber: alex-kaoru@xxxxxxxxx
> GTalk: alex.osintsev@xxxxxxxxx
> Skype: alex-kaoru
>
> http://iphoneo.info - Pri iPhone en Esperanto
> http://filmoj.net - Filmoj en Esperanto
>
>
--
Jacob Nordfalk
एस्पेरान्तो के हो? http://www.esperanto.org.np/.
Memoraĵoj de KEF -. http://kef.saluton.dk/memorajoj/