← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Stipendio por evoluigi novajn aŭtomatajn Esperanto-tradukilojn

 

(plusendu al eblaj interesatoj, dankon)


* Ŝanco por stipendio por evoluigi novajn aŭtomatajn Esperanto-tradukilojn*

La traduk-platformo Apertium, per kiu oni evoluigas aŭtomatajn tradukilojn
el kaj al Esperanto, i.a. tiuj de http://traduku.net/ estos plej verŝajne
elektata kiel projekto ĝuanta stipendion de la t.n. Kodig-Somero de Guglo
(angle: Google Summer of Code).

La Kodig-Somero de Guglo estas iniciato de la serĉilo Google komenciĝinta en
2005 por instigi la evoluigon de liberaj programoj (t.e. sepage uzeblaj de
ĉiuj kaj kun travidebla programkodo, reuzebla kaj modifebla de kiu ajn).

Temas pri stipendioj por studentoj (ĉi-jare 5000 US$), kiuj dum tri monatoj
laboru kun elektita projekto. Ĝis nun ĝi kunigis preskaŭ 3400 studentojn kun
pli ol 200 projektoj (legu: http://socghop.appspot.com/ kaj
http://dejo.dk/gsoc/google-summer-of-code-2010/view?set_language=eo )

La antaŭviditaj projektoj en Apertium apartenas al du kategorioj: ĉefe
programadaj aŭ ĉefe lingvistikaj.

En la lingvistikaj oni aldonas novajn lingvoparojn al la tradukplatfomo.
(Malfermitan liston de projektoj eblas legi en la angla ĉe
http://wiki.apertium.org/wiki/Ideas_for_Google_Summer_of_Code )

Nuntempe ekzistas en Apertium 22 tradukiloj inter lingvoparoj konsiderataj
"stabilaj" kaj pliajn en diversaj gradoj de evoluigo. El tiuj 22, tri havas
Esperanton kiel unu el la du traduklingvoj: la tradukiloj el la kataluna, la
hispana kaj la angla (ĉi-lasta ankaŭ en la inversa direkto). Ankoraŭ ne
atingis "stabilan" nivelon tradukilo el la franca al Esperanto. (Listoj de
lingvoparoj estas konsulteblaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Pagekaj ĉe
http://wiki.apertium.org/wiki/Incubator ).

En la programadaj oni evoluigas kaj plibonigas la platformon Apertium aŭ
adaptas ĝin por diverscela uzado (ekz. kiel oni faris por faciligi ĝian
uzadon por traduki Vikipediajn artikolojn:
http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/ ).

Ni esperas ke studento kreu unu lingvoparon kun Esperanto, samtempe
ricevante prestiĝan, nemalgrandan stipendion de Google. La alia lingvo povas
principe esti kiu ajn de la jam ekzistantaj lingvoj de Apertium (vidu la la
listojn en la ĉi-supraj retadresoj), sed projekto franca-esperanto aŭ
itala-esperanto havus la plej grandan ŝancon de sukceso.

Konoj pri Linukso aŭ simila UNIX-bazita sistemo (ekz. Mac), XML, ĝenerala
programado kaj lingvistiko/gramatiko estas granda advantaĝo.

Esperantaj studentoj kun intereso kaj laboremo ne maltrafu la okazon kaj
rapide (plej malfrue je la fino de marto) anoncu sin !
Tiucele bonvolu aliĝi al la retgrupo de Esperanto-evoluigantoj de Apertium
ĉe http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo kaj ankaŭ nepre al al la
tut-Apertiumaj kanaloj troveblaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Contact En
la babilejo irc.freenode.net #apertium ni pretas respondi al demandoj (la
babilnomoj de la ĉefaj Esperanto-evoluigantoj estas 'jacobEo' kaj 'hector').


Apertium Esperanto
http://www.apertium.org/?lang=eo
http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page
http://wiki.apertium.org/wiki/Kiel_aldoni_novan_lingvan_duon