← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Kampanjo: Adopti pakaĵon

 

Saluton al ĉiuj!
Post lasta koversacio, mi kreis paĝon por kunordigi la novan kampanjo: Adopti
pakaĵon<https://wiki.ubuntu.com/Esperanto-Tradukado-Teamo/AdoptiPaka%C4%B5on>.
Por plibonigi la tradukojn de Ubuntu, vi povas adopti pakaĵon kaj legi la
tradukojn por korekti ĝin se ĝi enhavas erarojn. Estas pli bone korekta
traduko de malmultaj pakaĵoj ol malkorekta aŭ malbona traduko de ĉiuj
pakaĵoj.

Oficiale nia lingvo havas 138 kontribuantojn kaj nur Ubuntu enhavas 1290
programarojn (1287 listigitaj, mi ne scias kial 3 pakaĵoj ne estas
listigitaj), de kiu 69,75% netradukitaj (252154 ŝlosiloj).

Do, bonvolu kontribui, nur post kiam vi legis la tradukajn
regulojn<https://wiki.ubuntu.com/Esperanto-Tradukado-Teamo/Tradukado>!
:D
Kore,
- Michael