ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00267
Re: la dato en la panelo
2010/6/17 Benno Schulenberg <bensberg@xxxxxxxxxxxxx>
>
> Salutojn,
>
> En "Karmic" la dato en la panelo havas jenan formon: ĵaŭ Jun 17, 22:05
> Sed nun en "Lucid" ĝi havas jenan: ĵaŭ 17 Jun, 22:05. Mi koncedas ke
> la lasta formo iom pli plaĉas -- almenaŭ al eŭropanoj.
>
> Mi tamen preferus la jenan formon: junio 17 ĵaŭdo, 22:05. Kial? Ĉar
> 17 revenos pli rapide ol junio, ĵaŭdo revenos pli rapide ol tago 17,
> la dudekdua horo revenos pli rapide ol ĵaŭdo... Do, tiu ordo havas
> ion logikan, kaj ne estas nur kultura preferaĵo. Ĝi similas la norma
> maniero de unue skribi la plej grandan eron kaj poste la pli kaj pli
> malgrandajn.
>
> Bone, tio estas mia prefero, kaj mi facile povas ĝin enmeti (kaj enmetis
> ĝin) en mia komputilo. Sed, ĉu vi ne konsentas ke en Esperanta maŝino
> oni kiel defaŭlto devus uzi la plej logikan, plej internacian, plej
> normigitan
> manieron de aranĝi kaj skribi datojn?
>
> (Flanke: jes, mi ne ŝatas mallongigojn kiam ili ne bezonatas. Ili nur
> estas necesaj en kalendaro -- kiu aperas kiam oni alklakas la daton.)
>
> (Kaj ankaŭ flanke: en ReVo oni skribas la nomojn de monatoj senmajuskle.
> Ĉu vi konsentas ke tiu maniero plej internacias kaj tial plej bonas? Kaj
> do ĉu la dateno /usr/share/i18n/locales/eo ŝanĝendas?)
>
> Estime,
>
> Benno
Saluton al ĉiuj,
En Esperanto oni uzas "17-a de junio 2010": do la korekta formo estus "Ĵaŭ
17 Jun". Oni povas ĉiokaze peti, ke la uzanto povas elekti *ian preferan
formon. Morgaŭ mi kreis peton en http://brainstorm.ubuntu.com/
(Ankaŭ en Vikipedio oni skribas la nomon de monatoj malmajuskle. Mi persone
interkonsentas)
- Michael
Dai diamanti non nasce niente dal letame nascono i fior
El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas floroj.
-- Fabrizio de André, ''Via del campo''
Follow ups
References