← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: la dato en la panelo

 

 2010/6/17 Michael MORONI <haikara90@xxxxxxxxx>

> 2010/6/17 Benno Schulenberg <bensberg@xxxxxxxxxxxxx>
>
>
>> Salutojn,
>>
>> En "Karmic" la dato en la panelo havas jenan formon: ĵaŭ Jun 17, 22:05
>> Sed nun en "Lucid" ĝi havas jenan: ĵaŭ 17 Jun, 22:05.  Mi koncedas ke
>> la lasta formo iom pli plaĉas -- almenaŭ al eŭropanoj.
>>
>> Mi tamen preferus la jenan formon: junio 17 ĵaŭdo, 22:05.  Kial?  Ĉar
>> 17 revenos pli rapide ol junio, ĵaŭdo revenos pli rapide ol tago 17,
>> la dudekdua horo revenos pli rapide ol ĵaŭdo...  Do, tiu ordo havas
>> ion logikan, kaj ne estas nur kultura preferaĵo.  Ĝi similas la norma
>> maniero de unue skribi la plej grandan eron kaj poste la pli kaj pli
>> malgrandajn.
>>
>> Bone, tio estas mia prefero, kaj mi facile povas ĝin enmeti (kaj enmetis
>> ĝin) en mia komputilo.  Sed, ĉu vi ne konsentas ke en Esperanta maŝino
>> oni kiel defaŭlto devus uzi la plej logikan, plej internacian, plej
>> normigitan
>> manieron de aranĝi kaj skribi datojn?
>>
>> (Flanke: jes, mi ne ŝatas mallongigojn kiam ili ne bezonatas.  Ili nur
>> estas necesaj en kalendaro -- kiu aperas kiam oni alklakas la daton.)
>>
>> (Kaj ankaŭ flanke: en ReVo oni skribas la nomojn de monatoj senmajuskle.
>> Ĉu vi konsentas ke tiu maniero plej internacias kaj tial plej bonas?  Kaj
>> do ĉu la dateno /usr/share/i18n/locales/eo ŝanĝendas?)
>>
>> Estime,
>>
>> Benno
>
>
> Saluton al ĉiuj,
> En Esperanto oni uzas "17-a de junio 2010": do la korekta formo estus "Ĵaŭ
> 17 Jun". Oni povas ĉiokaze peti, ke la uzanto povas elekti *ian preferan
> formon. Morgaŭ mi kreis peton en http://brainstorm.ubuntu.com/
> (Ankaŭ en Vikipedio oni skribas la nomon de monatoj malmajuskle. Mi persone
> interkonsentas)
> - Michael
>

http://brainstorm.ubuntu.com/idea/25160/

Jen mia propono:
Uzanto devas elekti *ian preferan datstilo en "Agordoj" per PHP-datstilo aŭ
per menuo
Bonvolu voĉdoni! :D
- Michael

Dai diamanti non nasce niente dal letame nascono i fior
El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas floroj.
-- Fabrizio de André, ''Via del campo''

Follow ups

References