← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: ubuntu-eo.org

 

On Thu, 07 Apr 2011 19:01:28 +0200, Kristjan SCHMIDT <kristjan.schmidt@xxxxxxxxxxxxxx> wrote:
hola Michael,

Saluton :)

la nova versio de la retpaĝaro tre plaĉas al mi :-)

Dankegon Kristjan! :)
Mi faris aliajn sxangxojn (cxefe pri CSS), cxar la kapbildon ne bone montrigxas kaj sub webkit-nebazigxitaj retfoliumiloj la titoloj malaperas se la sago estas supre...

tamen mi havas la jenajn sugestojn:

Cxiuj sugestoj bonvenatas! Cxiuj povas redakti la retpagxon (sed nur Joey Stanford, la prizorganto de Canonical de nia retejo, konfirmas la redaktojn)! Do, mi aldonas cxiujn al la diskuto :)

* sub "Kontribuu!"
 "enŝalti Apport" estus pli bone ol "ŝalti Apport"

Laux komputeko (http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=activate) estas korekte uzi sxalti. Sed ni povas uzi nian vortaron :)
+1 al la propono!

* sub "Ligiloj":
 estus pli bone se la ligilo "Tradukejo de Ubuntu" ligus al la pli
nova versio "natty":
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+lang/eo

Mi jam faris tion en la nova versio. Mi nun petas al Joey, se li povas gxisdatigi la retejon :)

 kaj tiuj ambaŭ ligiloj ligas al malĝustaj celoj
# Oficiala vikio de Ubuntu-eo
# Oficiala vikio de Ubuntu

Mi ne komprenas kial laux vi cxi tiuj ligiloj ligas al malgxusta retpagxo... La unua ligas korekte al la cxefpagxo de nia vikio. La dua al la cxefpagxo de la angla vikio, cxu ne?

amike,
Kristjan

p.s.: ĉu vi rimarkis ke mi aldonis novan parton ("Aktivaj
tradukantoj") al tiu viki-paĝo:
http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=ubuntu-tradukad-teamo ?

Ho, mi ne vidis tion! Gxi estas tre grava sekcio, tiel novulo scias al kiu peti pri helpo pri traduko de programaroj!
Bonege!
Dankegon Kristjan!
Kore,
- Michael

PS: Pardonu min pro la x-sistemo sed mi skribas vin cxe mia universitato (kiu uzas kaj vindozon kaj negxisdatigitan opensuse...)

--
Dai diamanti non nasce niente dal letame nascono i fior
El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas floroj.
-- Fabrizio de André, ''Via del campo''



Follow ups