← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Projekto: filmetoj

 


Saluton al ĉiuj,
 Dum ĉi tiuj tagoj mi pensis pri eta kaj simpla
projekto por disvastigi la uzadon de Ubuntu. Kial ne krei filmetojn pri
uzado de nia operaciumo?
Mi pensis pri ekzemple 10 filmetoj (ĝis nun mi
pensis pri 5 el 10): 

	* Unua uzado

 	* La labortablo
 	* Menuo kaj
paneloj kaj Unity
 	* Nautilus
 	* Agordi la klavaron por uzi ankaŭ la
esperantajn literojn kun ĉapelo
 	* Agordi la lingvon

	* Aplikaĵoj 1


	* Ubuntu-Programarejo
 	* Ĝisdatigi per ĝisdatiga mastrumilo
 	* Uzi la
DEB-dosierojn
 	* Wine

	* Terminalo

 	* cd cp mv rm mkdir rmdir touch
man cd sudo

	* Aplikaĵoj 2

 	* Synaptic
 	* aptitude
 	* sources.list

	* Ĝisdatigi per terminalo

	* Kiel kontribui

 	* LP Code
 	* LP
Rosetta
 	* LP Bug
 	* Apport
 	* Ubuntu-eo

Kion vi pensas pri tio? Oni
necesas iu(j)n kiu(j) volas uzi recordmydesktop (per terminalo: sudo
apt-get install gtk-recordmydesktop) por registri la videon kaj por
priskribi la videon per mikrofono. Oni necesas ankaŭ kanton kiel fono
por la video kaj/aŭ kiel enkonduko al filmeto. 

Poste, kiel alŝuti la
videojn? Ĉu en nia konto ĉe Vimeo/Jutjubo/... aŭ rekte en nia
(ĝisdatigenda) retejo?
Bonvolu diri vian opinion! :)
Bonan (en Italujo
fin-)dimanĉon,
- Michael 

-- 
Dai diamanti non nasce niente dal letame
nascono i fior
El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas
floroj.
-- Fabrizio de André, ''Via del campo''

recordmydesktop

Follow ups