← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Denove pri angla 'default'

 

Saluton,

"normo" havas plurajn signifojn, sed pli-malpli ili (escepte de la matematika) signifas iun norman staton aŭ iun normigan regul(ar)on. Ambaŭ ŝajnas al mi ne tre bone aplikeblaj tie ĉi (nu, eble la unua); do se vi nepre volas uzi la radikon "norm-", diru "normaĵo".

Kiel mi skribis la 22-an de januaro, NPIV rekomendas anstataŭ "defaŭlta" la vorton "implicita", do kial ne diri "implic(it)aĵo" aŭ "implicita valoro". Ĝi estas tiu valoro aŭ stato, kiu validas, kiam oni ne eksplicite indikas alian.

Ĉion bonan,
Reinhard

Je 2011-04-27 17:43 Kristjan SCHMIDT skribis:
sal,

kiel mi iam jam skribis, mi ankoraŭ uzas la vorton "defaŭlta" kvankam ĝi ne vere plaĉas al mi. do 'norma' certe ofte taŭgas kaj bonas.

kiel apliki tion al la substantivo "default"? ĉu "normo" estus bone?

amike,
Kristjan

On 2011-04-22 11:29, Patrick Oudejans wrote:
Sal,

Pli kaj pli mi ekŝatas la vorton ‘norma’ kiel traduko de la angla
‘default’. En Banshee mi ektradukis tiel. Sed fakte mi volas scii
ankaŭ viajn opiniojn.

Amike,

Patrick (Petriko) Oudejans

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp




Follow ups

References