Saluton,
Mi (ne nur mi kompreneble) preskaŭ fintradukis la programon Banshee
(aŭ Banŝio) sed restas du tradukendaj eroj. En ili mi bezonas tradukon
de la vorto ‘scrobbling’. Mi rigardis la anglalingvan vikipedion kaj
trovis du signifojn:
Jen la origina signifo:
scrobble
“Verb: To kidnap or capture. In particular to throw a bag or cloth
over the head and bundle the victim away.”
fonto: http://en.wikipedia.org/wiki/Scrobble
Kaj jen la laŭŝajne nun uzata signifo (en komputilaj programoj):
scrobbling
“All songs played are added to a log from which personal top
artist/track bar charts and musical recommendations are calculated.
This automatic track logging is called scrobbling.”
fonto: http://en.wikipedia.org/wiki/Last.fm#Profile
Mi ne emas uzi la negativan vorton ‘kidnapi’ (aŭ ‘kant-rabi’) por la
traduko nek emas uzi neologismon kia ‘skrobli’.
Eble ‘kantprotokolado’ (angle ‘track logging’)?
Mi ŝatus legi viajn proponojn.
Amike, Petriko
PS Mesaĝo sendita al la dissendolisto por ubuntu-tradukantoj kaj al la
tradukado-dissendolisto