← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

ekzemplo de regulo por tradukado ŝanĝenda

 

Hodiaŭ mi trovis tempeton kaj reviziis tradukadon de Evolution kie 
estas por"Confirm this translation and dismiss all suggestions" la
traduko de Kristyan:   
- Bonvole elektu dosierujon
Sed la traduko sube, de Michel, konformas al unu de niaj konsiloj al
tradukado (je http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=tradukado): 
- Bonvolu elekti dosierujon

Mi akceptis la unuan sed avertas ke en la menciita paĝo mi ankoraŭ
ne korektis tiun parton (estas kiel sube)

Por ordoni al la uzanto ni uzas la imperativon. 
Please type your password → “Bonvolu tajpi vian pasvorton”
Don't use the x-system → “Ne uzu ikso-sistemon”


Mi devas korekti por "Bonvole tajpu vian pasvorton", ĉu ne?
(mi atendas almenaŭ unu respondon por tion fari) 

Amike,
Kim



Follow ups