← Back to team overview

ubuntu-tradukado team mailing list archive

Re: Ubuntu kaj upstream

 

 

Dankon pro via respondo.

Fakte mi temis ke Ubuntu ne bone elŝutas la ĝisdatigojn de fontkodo, kaj
ke tio ebligas min traduki plurfoje: unue ĉe Gnomo, due ĉe Ubuntu. Mi
elŝutis la fontkodo de la pako ("apt-get source eog") kaj nun mi pli
bone komprenas:
- Ubuntu aldonis menuon.
- Kelkajn menuerojn ŝanĝis (ezk. "_Zoom In" iĝis "Zoom _In") kaj pro tio
la traduko ne plu funkcias.

Mi tradukis Eye of Gnome ĉe Launchpad kaj tio verŝajne sufiĉas.

Poste mi volas ĝisdatigi la tradukon de gedit. Ŝajnas ke Ubuntu ne
aldonis nenion, do mi iros rekte ĉe Gnomo. Mi devas traduki la version
3.18 por Ubuntu, ĉu ne? Kaj mi imagas ke estu pli bone traduki samtempe
la versiojn 3.20 kaj 3.22.

Amike. 

Je 2016-04-25 22:44, Baptiste Darthenay skribis: 

> Saluton Christophe! 
> 
> Hula, de longe mi ne ricevis mesaĝon el tiu listo. Se neniu alia responda, mi volonte provu. 
> 
> Se mi bone komprenas, vi volas traduki Gnomon mem. 
> Jen la teamo: https://l10n.gnome.org/teams/eo/ 
> 
> Kreu konton, rezervu la tradukon, elŝutu la PO dosieron, traduku per gTranslator aŭ poedit kaj poste alŝutu ĝin. 
> 
> Jen Eye of Gnome: https://l10n.gnome.org/vertimus/eog/master/po/eo 
> 
> Mi esperas ke ĝi respondas la demandon... 
> 
> Baptiste 
> @batisteo 
> 
> Le sam. 23 avril 2016 à 19:25, christophe.osuna@xxxxxxxxxxxxx a écrit :
> 
>> Saluton, Ĉu oni povas klarigi al mi la rilato inter Ubuntu kaj upstream? Laŭ la [vikio] Ubuntu aŭtomate uzas la tradukojn de upstream. Tamen mi konstatas kun la programo Eye of Gnome (Bildmontrilo aŭ Bildrigardilo 3.18.2) ke kelkaj vortoj ne estas tradukitaj (ezk. File/Save as; File/Print; View/Zoom in) kvankam ĝi estis tradukitaj en upstream ([commit]) dum februaro 2015. Kompreneble mi preferas traduki rekte en la originala projekto. Se tio ne eblas, mi deziras ekscii la kialo. Dankon. [vikio] https://wiki.ubuntu.com/Translations/Upstream [commit] https://git.gnome.org/browse/eog/commit/?h=gnome-3-18&id=d7e0cd7d2b47ea5cb2ce776448d5809da78e3f16 
>> -- Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-tradukado Post to : ubuntu-tradukado@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-tradukado More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

  

References