← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: La vorto partition; kiel traduki?

 

2009/10/9 Joop Eggen <joop_eggen@xxxxxxxx>
>
> La propono "sekcio" ne plaĉas al mi, ĉar nur enkondukas ĵargonon por limigita grupo (ni legantoj); eĉ iomete interferencas kun la teknikaj diskpriskribaj terminoj trako kaj sekcio.
> Mi proponis diskpartigi kaj partodisko (anst. subdisko) se oni volas sistemigi la terminojn.
> Ja temas pri diskparto kiu funkcias kiel propra virtuala disko.
> Grava avantaĝo estas ke la vorto estas afina al la angla "partition".
> Sed subdisko jam estas uzata, kaj do kelkaj voĉdonoj estos bezonataj por fakte ŝanĝi la staton.

   Se ne estos pli da diskuto por eble ecx plibona ideo, mi ankaux
"vocxdonas" por "diskpartigi" kaj "partodisko".

--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org



Follow ups

References