← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Vikio en ubuntu-eo.org kaj tradukaj ruloj

 

2010/1/31 Hendrik Lönngren <wikibugs@xxxxxxxxxxxxxx>

> Am Freitag, den 29.01.2010, 14:15 +0100 schrieb Michael Moroni:
> > 2010/1/29 Kim Ribeiro <kimribeirobr@xxxxxxxxxxxx>
>
> >         tre bona ideo!
> >
> >         ĉar mi ne konas la diferojn, +1 por PMWiki (aŭ DokuWiki) pro
> >         la komentoj de Joop Kiefte.
> >
> > Ankaŭ mi pensas, ke estas pli taŭga simplan vikion (kiel PmWiki,
> > DokuWiki aŭ MoinMoin, uzata en angla kaj itala vikio) ol MediaWiki. Ĉu
> > aliuloj?
> > Mi enmetis en la kontaktliston Joey Stanford, ĉar mi forgesis, ke li
> > devu ricevi ĉiujn niajn retmesaĝojn : |
> > Kore,
> > - Michael
>
> Sal!
> Bedaŭrinde, MoinMoinWiki ankoraŭ ne ekzistas esperante …
> Mi instalis MediaWiki hejme kaj trovis la instaladon surprize simpla,
> almenaŭ se uzeblas apt. Do se la instalontulo havos ŝelatingon, eble
> valorus konsideri MediaWiki. Mi pensas ke ĝi estas pli kapabla je la
> administrado (kaj laŭ mi ankaŭ pli bela). Alia avantaĝo povus esti, ke
> la uzuntoj kiuj ankaŭ verkas en Vikipedio (mi tute ne scias kiom estus),
> ne devus lerni novan sintakson. Malavantaĝo estas la eventuala
> komplikeco de savkopikreado (mi mem ankoraŭ ne faris tion; je la alia
> flanko, laŭ mia scio nur temas pri kopiado de la datumbazo kaj alŝutitaj
> dosieroj).
> Sed fakte, mi ne povas kompari, ĉar mi nur havas malmultajn paliĝintajn
> memorojn pri PmWiki – mi ne precipe ŝatis ĝin, sed ne klare memoras la
> kialojn …
> Kore,
> Hendjo


Saluton al ĉiuj, saluton Hendjo (ŝajnas al mi, ke vi estas novulo :D),
Mi faris opinisondon <http://www.doodle.com/6873v49e8abdxii5> por kompreni
kiu vikio estas pli taŭga por ni.
***Ĉiuj*** (mi remarkas: ĉiuj) estas invitataj por esprimi sian opinion!
Bonan dimanĉfinon
- Michael

Follow ups

References