← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Vikio en ubuntu-eo.org kaj tradukaj ruloj

 

Saluton al ĉiuj!

Mi voĉis por DokuWiki ĉar mi jam uzis ĝin. Ĝi estas bela kaj facila laŭ mia
vidpunkto.

Kore,

Fabio



2010/1/31 Michael Moroni <haikara90@xxxxxxxxx>

> 2010/1/31 Hendrik Lönngren <wikibugs@xxxxxxxxxxxxxx>
>
> Am Freitag, den 29.01.2010, 14:15 +0100 schrieb Michael Moroni:
>> > 2010/1/29 Kim Ribeiro <kimribeirobr@xxxxxxxxxxxx>
>>
>> >         tre bona ideo!
>> >
>> >         ĉar mi ne konas la diferojn, +1 por PMWiki (aŭ DokuWiki) pro
>> >         la komentoj de Joop Kiefte.
>> >
>> > Ankaŭ mi pensas, ke estas pli taŭga simplan vikion (kiel PmWiki,
>> > DokuWiki aŭ MoinMoin, uzata en angla kaj itala vikio) ol MediaWiki. Ĉu
>> > aliuloj?
>> > Mi enmetis en la kontaktliston Joey Stanford, ĉar mi forgesis, ke li
>> > devu ricevi ĉiujn niajn retmesaĝojn : |
>> > Kore,
>> > - Michael
>>
>> Sal!
>> Bedaŭrinde, MoinMoinWiki ankoraŭ ne ekzistas esperante …
>> Mi instalis MediaWiki hejme kaj trovis la instaladon surprize simpla,
>> almenaŭ se uzeblas apt. Do se la instalontulo havos ŝelatingon, eble
>> valorus konsideri MediaWiki. Mi pensas ke ĝi estas pli kapabla je la
>> administrado (kaj laŭ mi ankaŭ pli bela). Alia avantaĝo povus esti, ke
>> la uzuntoj kiuj ankaŭ verkas en Vikipedio (mi tute ne scias kiom estus),
>> ne devus lerni novan sintakson. Malavantaĝo estas la eventuala
>> komplikeco de savkopikreado (mi mem ankoraŭ ne faris tion; je la alia
>> flanko, laŭ mia scio nur temas pri kopiado de la datumbazo kaj alŝutitaj
>> dosieroj).
>> Sed fakte, mi ne povas kompari, ĉar mi nur havas malmultajn paliĝintajn
>> memorojn pri PmWiki – mi ne precipe ŝatis ĝin, sed ne klare memoras la
>> kialojn …
>> Kore,
>> Hendjo
>
>
> Saluton al ĉiuj, saluton Hendjo (ŝajnas al mi, ke vi estas novulo :D),
> Mi faris opinisondon <http://www.doodle.com/6873v49e8abdxii5> por kompreni
> kiu vikio estas pli taŭga por ni.
> ***Ĉiuj*** (mi remarkas: ĉiuj) estas invitataj por esprimi sian opinion!
> Bonan dimanĉfinon
> - Michael
>
> _______________________________________________
> Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> Post to     : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
> Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp
>
>

References