ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00203
Re: kiam imperativo, kiam infinitivo?
Mi tute forgesis la ĉefan kialon por skribi la antaŭan mesaĝon:
kiam oni enmetas en la komputilo SD-memoron kiu enhavas
fotojn, dialogo malfermas:
You have just inserted a medium with
digital photos. Elekti aplikaĵon por lanĉi.
Kaj oni tiam havas elekton inter:
Nenion Faru
Malfermu dosierujon
Malfermi F-spot
Open with other Application
Ili miksas stilojn. Kiel tiuj elektoj estas ordonoj al la komputilo,
mi esperus vidi la infinitivon. Tiel ĉi:
Fari nenion
Malfermi dosierujon
Malfermi per F-spot
Malfermi per alia aplikaĵo
La komenca frazo mi esperus ke uzu la imperativon
anstataŭ infinitivon:
Vi ĵus enmetis datumportilo kiu enhavas ciferajn
fotojn. Elektu la aplikaĵon por lanĉi.
La posta klarigo ankaŭ komencu per imperativo:
Elektu kiel malfermi [portilon] kaj ĉu plenumi
ĉi tiun agon estonte por aliaj datumportiloj
de tipo "ciferaj fotoj".
Kaj la butono por demeti la datumportilon ne devus
diri "Elĵetu" sed "Elĵeti", ĉar ĝi adresas la komputilon.
Ĉu ĉiuj konsentas pri tio?
Amike,
Benno
--
http://www.fastmail.fm - The way an email service should be
References