ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00204
Re: kiam imperativo, kiam infinitivo?
Saluton Benno.
Dankon pro alpreni tiun diskuton ĉe ni.
Em Seg, 2010-03-22 às 21:46 +0100, Benno Schulenberg escreveu:
> Ĉu ĉiuj konsentas pri tio?
Tial oni kreis nian grupon: por diskuti kaj organizi tiujn aferojn.
> povi distingi
> ĉu frazo adresas komputilon aŭ uzanton bonas, utilas, pli klaras.
Mi plene konsentas kaj partoprenis la kreadon de baza vortaro por ni
( https://wiki.ubuntu.com/Esperanto-Tradukado-Teamo/Terminoj) por
komenci organizi kaj reguli la tradukadon.
En https://wiki.ubuntu.com/Esperanto-Tradukado-Teamo/Tradukado ni havas
inter la "Stilaj konvencioj"
Ordonoj: ni uzas la infinitivon, krome de "Bonvolu" kaj de "Ne..."
eble tie vi povus editi kaj meti la klarigon pri tia uzado.
...ni priparolu.
Amike,
Kim
Follow ups
References