← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

kiam imperativo, kiam infinitivo?

 

Saluton al ĉiuj,

Antaŭ kelkaj tagoj mi rimarkis ke iuj tradukoj en Launchpad estis
ŝanĝata de '-u' al '-i', kvankam tiuj frazoj sin direktas al la uzanto.
Ĉu ne estas la regulo ke ni uzu la imperativon (-u) kiam la frazo
estas ordono al la uzanto, kiel en iuj dialogoj, kaj uzu la infinitivon
(-i) kiam la frazo estas ordono al la komputilo, al la programo, kiel
en ĉiuj menueroj?

Inspektante la menuoj de Firefox, ĉiuj eroj havas '-i': Modifi, Vidi,
Malfari...  Sed en Preferoj > Enhavo > Lingvoj oni skribas 'Elektu
vian preferatan lingvon...', kaj ankaŭ en la apartenanta dialogo:
'Elektu lingvojn...'.  Ambaŭ estas admonoj al la uzanto, ne ordonoj
al la programo.

Tamen, ankaŭ Firefox ne ĉie uzas la imperativon kiam ĝi admonas
la uzanton, ekzemple en Preferoj > Sekureco > Atentigaj mesaĝoj:
'Elekti kiujn atentigajn mesaĝojn...'.  Bedaŭrinde, ĉar povi distingi
ĉu frazo adresas komputilon aŭ uzanton bonas, utilas, pli klaras.

Antaŭ du horoj mi vidis ĉi tiujn tradukojn pasi en Launchpad: 

    Click to hide your appointments and tasks
    Alklaki ĉi tien por kaŝi viajn rendevuojn kaj taskojn

    Click to view your appointments and tasks
    Alklaki por vidi viajn rendevuojn kaj taskojn

    Click to hide month calendar
    Alklaki por kaŝi la kalendaron

Ili klare adresas la uzanton, sed tiu 'Alklaki' farigas la aĵo konfuza
por mi.  (Mi ankaŭ forlasus 'ĉi tien', ĉar nenion helpas.)

Pardonu la longecon de ĉi tiu retpoŝtaĵo.  Sed en la nederlanda oni
decidis distingi inter adresatoj: infinitivo por komputilo, imperativo
por uzanto.  Mi ne scias kiel estas en aliaj lingvoj en kiuj facilas
distingi la du modusoj, sed la sama decido ŝajnas al mi utila por
Esperanto.  Ĉu kion vi opinias?

La stilaj konvencoij ŝajnas rekomendi la uzon de imperativo (vidu
https://wiki.ubuntu.com/Esperanto-Tradukado-Teamo/Tradukado),
kvankam ĝi uzas la vorton "infinitivon":

    Ordonoj: ni uzas la infinitivon, krome de "Bonvolu" kaj de "Ne..."
        Please, insert your password → "Bonvolu tajpi vian pasvorton"
        Don't use X-system → "Ne uzu Ikso-sistemon"
        Click on the Esperanto flag → "Alklaki sur la Esperanta flago"

Sed la tria ekzemplo ne kongruas kun la du unuaj.  Ĉu ni ŝanĝu ĝin
al 'Alklaku la Esperantan flagon'?  Kaj poste ĉu aldoni distingon inter
la du eblaj adresatoj?

Amike,

Benno

-- 
http://www.fastmail.fm - A fast, anti-spam email service.




Follow ups