Saluton,
Mi mem traktas la aferon tiel ĉi:
Kiam la programo 'ordonas' ion al la uzanto mi uzas la imperativon.
Ekzemploj:
"Bonvolu enmeti datumportilon X."
"Entajpu la datumojn ĉi-sube:"
"Enigu vian pasvorton por administraj taskoj."
"Elektu vian preferatan lingvon por retpaĝoj"
Kiam la uzanto ordonas aŭ indikas ion al la komputilo mi uzas la
infinitivon. Ankaŭ post 'Ne'. Ekzemploj:
"Konservi sekurkopion aŭtomate post ĉiuj kvin minutoj"
"Uzi ĉefan pasvorton"
"Aldoni dosierujon..."
"Ne montri la musmontrilon dum redaktado."
Amikeme,
Petriko Oudejans