← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: cheese

 

Saluton Kristjano (kaj aliaj),

2011/1/21 Kristjan SCHMIDT <kristjan.schmidt@xxxxxxxxxxxxxx>:
> saluton Patrick,
>
> dankon por via helpo ĉe Cheese :-)

Nedankinde.

> sed mi havas rimarkojn:
> * kial vi mallongigis "Vert. renverso" kaj "Hor. renverso"?

Cxar mi vidis en la aplikaĵo mem ke "Vertikala renverso" kaj
"Horizontala renverso" tro larĝas. Ja eblas elŝuti la tradukon (en
formo .mo) kaj meti tiun en (ĉi-kaze)
/usr/share/locale-langpack/eo/LC_MESSAGES/cheese.mo .

> * ĉu vi certas ke la angla vorto "vertigo" signifas "vertiĝo" en Eo? laŭ
> mi tio signifas ke io iĝas al verto, do ne temas pri la angla "vertigo"
> - bedaŭrinde mi ĝis nun ne trovis bonan esperantan vorton.

Fakte la radiko de vertiĝo estas vertiĝ. Do ne temas pri formo de
verto. Vidu ankaŭ en "reta vortaro". Mi iam jam esperantigis tiun
vorton por kvizo pri filmmuziko. (Do por la filmo Vertigo.)

> * pri "hulk": enmeti la anglan vorton en la traduko ne faras sencon laŭ
> mi. tiel ni ja atingis 100%, sed ne altkvalitan tradukon. sed eble vi
> havas bonan kialon, ĉu?

Jes. Ja la Hulk (Hulko?) estas tiu persono kiu ĉiam verdiĝas kaj
furioziĝas (kaj detruemiĝas) kiam oni kolerigas lin. Do temas pri
propra nomo. Ekzistas diversaj filmoj kaj televidserioj pri la Hulk.

Amike, Petriko

PS. Mi sendis la respondon al la listo por ke ankaŭ aliaj povu esprimi
siajn opiniojn.



Follow ups