ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00447
Re: [tradukado] Re: Scrobbling
Last.fm scrobbling -> Last.fm´i jälgimine
Kaj jen la eŭska:
Last.fm izen-igorpena
izen = nomo
igorpen = sendado (tre ĝenerale, povas esti aliaj aferoj rilataj al sendado kaj
ricevado)
Do la tuto estus pli malpli "sendado de nomoj (de kantoj) de Last.fm"
(la eŭskan mi lernis dum kelkaj jaroj).
Kaj la litova ŝajne priskribas la aferon:
Last.fm klausomų kūrinių statistika
Tio estus io kiel "statistikoj pri aŭskultado de "track" (kantoj)"
(tion donis al mi GoogleTranslate)
This automatic track logging is called scrobbling.”
Atentu! Ĉar "scrobble" postulas la sendadon de tiu informo ien, ne temas nur
pri loka registrado/utiligado.
"scrobble: To publish one's music-listening habits via software / publikigi per
programo la personajn kutimojn pri aŭskultado de muziko." tie ĉi [1] kaj vidu
ankaŭ [2], la priskribo estas detala.
Ĉar tio estas ja nature privata informo, ni certu ke ni ne misgvidas uzantojn.
Oni sciu klare ke per tio oni diskonigas/sendas informon pri la aŭskultintaĵoj.
Poste, prilaborinte tiun informon, iu (ne nepre ni) povas eltiri kutimojn,
konkludojn. Tio gravas, oni sendas nur/ĉefe nomojn, kutimon oni komputas.
*SUGESTO*
Last.fm scrobble: "Sendi nomojn de kantoj al Last.fm" aŭ "Kaptado de
aŭskultintaĵoj de Last.fm" (ankaŭ kapti/akiri apartenas al la signifoj de
"scrobble"). Ĉar tio apartenas al ne tiel vasta mondo, mi eĉ kuraĝas sugesti
"Kantokaptadon de Last.fm" aŭ "Kantoregistradon ĉe Last.fm".
*Samsignifaĵoj*
Se vi tamen decidas alpreni la malprodukteman radikon "skrobl-" kiun almenaŭ mi
ne komprenus, nek rekte nek pere de mia angla vortoprovizo, vi sciu ke ĝi estas
*ĵargono* kiu povus ankaŭ signifi multajn aliajn aferojn[3].
Se neniu el la proponoj proponoj konvinkas vin, kontrolu la Vikipediajn paĝojn
pri Last.fm en la angla[4] kaj en tiuj de vi parolataj lingvoj. Tie oni ja
vidas ke temas nur pri sendado de datumoj pri persona aŭskultado. Eĉ en la
angla oni klarigas la vorton "This information is transferred to Last.fm's
database ("scrobbled") either via the music player itself" kiam ĝi aperas
unuafoje. Se oni opinias ke angloparolantoj ne komprenos ĝin tuj, mi ne scias
kial esperantoparolantoj devus rekoni ĝin, en la esperantigita formo ...
Amike, Eduardo.
[1] http://en.wiktionary.org/wiki/scrobble
[2] http://www.netlingo.com/word/scrobble.php
[3] http://www.urbandictionary.com/define.php?term=Scrobble&defid=2483836
[4] http://en.wikipedia.org/wiki/Last.fm
PD: Mi preferas kompreni per pli da vortoj ol devi fiparoli antaŭ "esperanta"
traduko kiun mi ne komprenas kaj kiu postulas de mi deesperantigi, angligi kaj
serĉi en angla vortaro. Bonvolu ne fari tion, mi petas!
Follow ups
References