← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: [tradukado] Re: Scrobbling

 

Sal denove,

Per google translate mi eltrovis ke la estona vorto jälgimine signifas
‘tracking’ en la angla, do ‘registrado’.

Eduardo Trápani sugestis:
> *SUGESTO*
> Last.fm scrobble: "Sendi nomojn de kantoj al Last.fm" aŭ "Kaptado de
> aŭskultintaĵoj de Last.fm" (ankaŭ kapti/akiri apartenas al la signifoj de
> "scrobble").  Ĉar tio apartenas al ne tiel vasta mondo, mi eĉ kuraĝas
> sugesti "Kantokaptadon de Last.fm" aŭ "Kantoregistradon ĉe Last.fm".

Interalie pro la traduko el la estona mi decidis uzi tiun lastan
proponon, “Kantoregistrado ĉe Last.fm”, krom se iu havas pli bonan
proponon. La traduko ne estas tro longa kaj ĝi estas multe pli
komprenebla ol tiu stranga vorto ‘skrobli’.

Amike, Petriko

2011/5/24 Eduardo Trápani <eduardo@xxxxxxxxxxxxxxxx>:
>> Last.fm scrobbling -> Last.fm´i jälgimine
>> Kaj jen la eŭska:
>> Last.fm izen-igorpena
>
> izen = nomo
> igorpen = sendado (tre ĝenerale, povas esti aliaj aferoj rilataj al sendado
> kaj ricevado)
>
> Do la tuto estus pli malpli "sendado de nomoj (de kantoj) de Last.fm"
>
> (la eŭskan mi lernis dum kelkaj jaroj).
>
>> Kaj la litova ŝajne priskribas la aferon:
>> Last.fm klausomų kūrinių statistika
>
> Tio estus io kiel "statistikoj pri aŭskultado de "track" (kantoj)"
>
> (tion donis al mi GoogleTranslate)
>
>> This automatic track logging is called scrobbling.”
>
> Atentu!  Ĉar "scrobble" postulas la sendadon de tiu informo ien, ne temas
> nur pri loka registrado/utiligado.
>
> "scrobble: To publish one's music-listening habits via software / publikigi
> per programo la personajn kutimojn pri aŭskultado de muziko." tie ĉi [1] kaj
> vidu ankaŭ [2], la priskribo estas detala.
>
> Ĉar tio estas ja nature privata informo, ni certu ke ni ne misgvidas
> uzantojn. Oni sciu klare ke per tio oni diskonigas/sendas informon pri la
> aŭskultintaĵoj.  Poste, prilaborinte tiun informon, iu (ne nepre ni) povas
> eltiri kutimojn, konkludojn.  Tio gravas, oni sendas nur/ĉefe nomojn,
> kutimon oni komputas.
>
> *SUGESTO*
> Last.fm scrobble: "Sendi nomojn de kantoj al Last.fm" aŭ "Kaptado de
> aŭskultintaĵoj de Last.fm" (ankaŭ kapti/akiri apartenas al la signifoj de
> "scrobble").  Ĉar tio apartenas al ne tiel vasta mondo, mi eĉ kuraĝas
> sugesti "Kantokaptadon de Last.fm" aŭ "Kantoregistradon ĉe Last.fm".
>
> *Samsignifaĵoj*
> Se vi tamen decidas alpreni la malprodukteman radikon "skrobl-" kiun almenaŭ
> mi ne komprenus, nek rekte nek pere de mia angla vortoprovizo, vi sciu ke ĝi
> estas *ĵargono* kiu povus ankaŭ signifi multajn aliajn aferojn[3].
>
> Se neniu el la proponoj proponoj konvinkas vin, kontrolu la Vikipediajn
> paĝojn pri Last.fm en la angla[4] kaj en tiuj de vi parolataj lingvoj.  Tie
> oni ja vidas ke temas nur pri sendado de datumoj pri persona aŭskultado.  Eĉ
> en la angla oni klarigas la vorton "This information is transferred to
> Last.fm's database ("scrobbled") either via the music player itself" kiam ĝi
> aperas unuafoje.  Se oni opinias ke angloparolantoj ne komprenos ĝin tuj, mi
> ne scias kial esperantoparolantoj devus rekoni ĝin, en la esperantigita
> formo ...
>
> Amike, Eduardo.
>
> [1] http://en.wiktionary.org/wiki/scrobble
> [2] http://www.netlingo.com/word/scrobble.php
> [3] http://www.urbandictionary.com/define.php?term=Scrobble&defid=2483836
> [4] http://en.wikipedia.org/wiki/Last.fm
>
> PD: Mi preferas kompreni per pli da vortoj ol devi fiparoli antaŭ
> "esperanta" traduko kiun mi ne komprenas kaj kiu postulas de mi
> deesperantigi, angligi kaj serĉi en angla vortaro.  Bonvolu ne fari tion, mi
> petas!
>


Follow ups

References