← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Hinting

 

Mi apogas suban eldiron; "alrastrumigo" almenaŭ estas baze korekta. "Hinting" en la angla havas nuntempe pli specifa signifo ol "(tiparprezentaj) konsiloj". Iu kiu konas la nocion de "hinting" unue devus traduki "konsilado/..." al "hinting" antaŭ ol kompreni ke temas pri rastrumalĝustigo.
Mi opinias ke la problemo situas en la angla, kaj ke la traduko estas surprize altkvalita. Kaj jes, eble "rastr/um/" estas malbela. Krado? Piksel(ar)o [mia prefero]? Rastrumo tamen estas ofte uzata.
Oni povus eviti "alrastrumigo" per:
("ekranreĝustigo", "ekranalĝustigo"), "ekranrepozicigo" = repoziciigeti la signojn tiel ke linierojn kieleble trafas tutajn pikselojn, atingante plej bonan konstraston.
Atentu ne kovri la nocion de "glatigo" (anti-aliasing).

Joop



________________________________
Von: "AIS, Informofico" <info@xxxxxxxxxxxxxxxxx>
An: "universero, trio" <trio@xxxxxxxxxxxxx>
Cc: ubuntu-l10n-eo <ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx>
Gesendet: 20:18 Sonntag, 12.Juni 2011 
Betreff: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Hinting


Saluton, miaopinie la origina signifo de "hinting" en tiu ĉi kunteksto estas sufiĉe precize "konsilado". Tipografo aŭ programisto donas al komputila programo konsilojn pri la grafika reprezentado; la programo ne nepre devas konsideri la konsilojn, sed kutime ili estas utilaj kaj kondukas al pli bona reprezentado. Sed mi konfesas, ke "konsilado" estas sufiĉe nepreciza. Vere "alrastrumigo" esprimas pli precize tion, kio okazas. Eble ĝenas nur, ke ĝi estas iom longa kaj peza vorto. Ĉu eble sufiĉas "enkradigo" (ne "enkadrigo!), aux "signo-enkradigo"?

Certe necesas distingo disde "glatigo" (anti-aliasing), kiu estas tute alia afero.

Ĉion bonan,
Reinhard

References