ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00480
Re: Landoj: kiun sufikson ni preferas?
> Mi voĉdonas por la dua ebleco, kun -uj-, ĉar ĝi estas fundamenta kaj
> evitas konfuzojn kun landnomoj kun i en la radiko.
Ankaŭ mi subtenas -uj. Tion ni uzas en Firefox[1].
Por multaj temas pri nura prefero kaj do la afero ne pridiskutindas
(nome, oni prifajfu tion), tamen estas priatentinda afero. Se la afero
interesas vin mi invitas vin legi kaj/aŭ spekti la jenon:
* Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto: kun kompleta listo de
landoj kaj landanoj. Anna Löwenstein. Palestrina, 2009. Prezo: €0,90 ĉe
la libroservo de UEA. La libro estas ankaŭ legebla kaj elŝutebla ĉe:
http://www.bonalingvo.it/docs/klarigoprilandonomoj.pdf.
* La landonomoj – pli simplaj ol vi supozas! 37-minuta parolado de Anna
Löwenstein spektebla ĉe: http://www.ipernity.com/doc/29075/5145769 kaj
ĉe: http://www.vimeo.com/5030540.
Amike, Eduardo.
[1]
http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/file/tip/toolkit/chrome/global/regionNames.properties
References