gnome-l10n-eo team mailing list archive
-
gnome-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00009
Re: Tr : {Voĉdono} Defaŭlta aŭ Apriora en GNOME
Saluton al ĉiuj,
Kaj dankegon al vi Batisteo kiu revenigas esperanton en mian ĉiutagan
vivon per via retpoŝtaĵo.
Mi skribis la jenan diskuteron post legi vian retpoŝton kaj la komentoj
ĉe Dudlo (ang. Doodle).
Miaj argumentoj por daŭriga uzo de defaŭlta:
• konciza
• klara (mi neniam aŭdis iu konfuziĝi pro ĝi)
• facilas diri
• uziĝis dum longa tempo (jen uzo de 1997 en soc.culture.esperanto
https://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/520819c1d44d1e84/d05981df73df3af6?hl=az
de Yury Finkel "Tamen eblas fari ankaŭ permanan elekton de 'charset', se
al uzanto ŝajnas, ke defaŭlta valoro estas nekorekta."
∘ De B. Wennergren dum 1998: "Ĉu estas metodo por certigi ke mia
defaŭlta lingvo por sendi kaj legi mesaĝoj estu Latin 3?"
∘ De T. Morley dum 2003: "Cetere, Mule+Quail estas nun norma, defaŭlta
instalo de Emakso-{20,21}. ... :o( Eĉ la proponita defaŭlta elekto
"latin-1-prefix" ne funkcias"
∘ De P. Ebermann dum 2003: "Vi pravas - alia defaŭlta signaro por sce
kaj dclj estus bone."
∘ De M Meeuwissen dum 2000: "Sed estas pliaj, ŝajne la defaŭlta
literkoloro simple estas nigra."
∘ ktp.
(https://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/search?hl=az&group=soc.culture.esperanto&q=defaŭlta&qt_g=Search+this+group
kaj
https://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/search?hl=az&group=soc.culture.esperanto&q=defa%C5%ADlta&qt_g=Search+this+group"
• Uziĝas relative multe en medio kiu estas tre sentema je malbone
funkciantaj kaj superfluaj t.n. neologismoj: La Vikipedio: Rezultoj 1 –
20 el 632 por defaŭlta
(https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o%3ASer%C4%89i&search=defa%C5%ADlta&button)
∘ OpenBSD: "kiu ebligis demando-respondan atakon Tiu atakeblo en
defaŭlta instalo de OpenBSD ebligis atakinton atingi root -konton
defore, kaj estis ..."
∘ Twitter: "La sendanto povas limigi ricevantojn nur al siaj amikoj
(sendi al ĉiuj estas la defaŭlta). Uzantoj ricevas ĝisdatigojn per
Twitter-retejo ... "
∘ ktp.
• facile kompreneblas por multaj homoj (kui jam penis lern(et)i la
anglan kaj uzas komputilojn= miljonoj da homoj)
∘ Ekz. Ĉu vi iam ie vidis iu (komputiluzanto) priplendi ke tiu homo ne
komprenis la vorton defaŭlt-a?
∘ Tre indas laŭ mi hezitegi ŝanĝi io kiu funkcias kaj estas jam adoptita
de majoritato de uzantoj. SE oni tamen emas ŝanĝi ion oni unue enketu ĉe
la uzantoj ĉu ili akceptas la ŝanĝon. Mi pensas ke estas almenaŭ 500+
uzantoj de la esperantigita libera operaciumo pro tio ni ne ŝanĝu ion
laŭbaze de la opinio de kelkaj homoj (1-100 personoj)
• ne indas kripligi tradukojn jam faritajn per neklara vorto (apriora)
kiu krome ne estas definita en vortaroj en tiu teĥnika senco kiu estas
celata (ankoraŭ). Male defaŭlta jam estas akceptata: Wells, John
(2011:226) "default manko, malplenumo; (/tech/) defaŭlt-o, -a,
-i" kaj ĝi kompreneble aperas en la komputeko kiel aliaj notis.
• neologismo -> ne validas kiel argumento laŭ mi. Amiko de mi de
germanujo diris iam: la vorto neologismo mem estas neologismo! aŭ fakte
pli klare: novvorto. La vorto neologismo tamen estas tre tre uzata vorto
en la esperanta medio (laŭ miaj spertoj)
∘ Rilate al La Bona Lingvo. Mi tre simpatias kiu tiu projekto kaj ŝatas
ĝian sinceran klopodon malkripligi esperanton. Tiondirite mi notas ke la
LBV-anoj rimarkis ke defaŭlt·a havas plurajn signifojn kiuj malfacile en
esperanto en konciza kaj klara maniero anstataŭigeblas:
defaŭlt·a →
implic·a, implic·e elekt·at·a, elektata ĉe ne·specifo, sen·specifa,
antaŭ·fiks·it·a, antaŭ·elekt·it·a, aŭtomat·e elekt·it·a
(http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/message/7736?threaded=1&var=1&p=15)
∘ Laŭ mi neniuj el la supraj anstaŭaĵoj funkcias en la jena
uzekzemplo de la Vikipedio: OpenBSD: "Tiu atakeblo en defaŭlta instalo
de OpenBSD ebligis atakinton atingi root -konton defore, kaj estis ..."
(vidu ligilo supre)
• Rilate al "apriora". Ĝi estas kiel Ken notis (ĉe Dudlo) vorton kiu
nekompreneblas por multaj homoj (inkl. la svedoj kaj spertaj svedaj
esperantistoj ĉirkaŭ mi).
Mi ne intuicie komprenas ĝin kvankam mi
renkontis ĝin en dana universitato dum prelego pri teorio pri scienco
(kune kun la eĉ pli stranga vorto aposteiora) kun la signifo plimalpli
kiel en PIV 1970: "2 Bazita sur teorio, ne sur faktoj" Eble pro tio ĝi
al mi ŝajnas tre stranga/nefunkcianta en la kuntekstoj:
Mi ŝanĝi la
aprioran agadon de la programo.
Apriore la programo lanĉas...
Resume:
Mi ne aparte ŝatas ĝin pro ĝia angla deveno, sed ĝia vasta adopto,
konciza kaj klara uzo kaj la fakto ke ĝi persistis dum almenaŭ 15 jaroj
de homoj kiuj ne estas konataj (de mi) kiel neologismemuloj (B.
Wennergren kaj T. Morley ekz.) kondukas min al konkludo ke ĝi estas
akceptebla en la tradukoj. En tiu ĝi iom similas al la nun oficiala
vorto "lasero" (ang. laser). "Ruĝlumilo" povus anstataŭigi ĝin
kelksignife, sed simple ne taŭge respegulas la specialajn ecojn de
lasero nome: ĝi estas multe pli koncentrita kaj forta ol aliaj
lumfontoj, ĝia kontrasto estas tiom granda ke oni povas uzi ĝin kiel
montrilo (ang. pointer), ĝi povas vundigi la okulojn, ktp.
Amike
Denizo
Hernusando
2012-01-07 13:44, Baptiste Darthenay skrev:
Saluton al ĉiuj,
Mi vidas ke ne estas multe da voĉdonoj ĉi-tie:
http://www.doodle.com/kh6zci3h48gbtz9z
Vi povus legi tiu mesaĝaro antaŭ:
http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/message/7719
Dankon :)
Batisteo
PS: La celo estas malaperigi la neologismon "defaŭlta" el GNOME.
Fakte, tradukantoj tiam tradukis la "vorton" default al defaŭlta.
Tamen, oni ne tradukas "vortojn", sed "sencojn". Iuj ne trovas la
sencon de default en aliaj esperantaj vortoj ; iuj trovas la sencon de
default en multaj radikoj ; kaj aliaj pensas ke oni povas meti novan
sencon en jama vorto. Mi opinias ke oni ekzemple povas traduki
"default option" al "apriora agordo", kaj "default program" al
"implicita programo" aŭ "ĉefa programo".
----- Mail transféré -----
*De :* Baptiste Darthenay <bapdarth@xxxxxxxx>
*À :* "gnome-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx"
<gnome-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx>
*Envoyé le :* Dimanche 1 Janvier 2012 21h14
*Objet :* {Voĉdono} Defaŭlta aŭ Apriora en GNOME
Antaŭ ĉio:
Bonan Novan Jaron al ĉiuj!
La lasta jaro estis diskuto pri la traduko de „Default” sur la
listo [Ubuntu-l10n-eo] (serĉu "Ĝenerala diskuto"). Post la dekoj
da mesaĝoj, mi komprenis ke (kvazaŭ?) ĉiuj preferus uzi „apriora”
anstataŭ „defaŭlta”.
La faktoj estas ke:
1. la Komputeko proponas nur defaŭlta
<http://www.komputeko.net/index_eo.php?vorto=default> kiel
traduko de default;
2. pro terminara kohereco en GNOME, ĉiuj devus traduki al
„defaŭlta”.
La voĉdono estas: Ĉu vi deziras vidi “defaŭlta” aŭ “apriora” en GNOME?
Se la plejparto de la responduloj respondos „apriora”, mi faros la
ŝanĝojn en ĉio GNOME dum la venonta semajnfino.
Jes, mi pretegas por ĝin fari.
Dankon por via voĉdono,
Batisteo
--
Mvh Egil Denizo Priskorn 0611 505 775
References