← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Finis traduki Subtitle Editor

 

Saluton,

Mi ĵus finis la tradukadon de la subtekstredakta programo Subtitle Editor.
Mi ĝojas se iu volas kontroli la tradukon. Por tion fari, bonvolu sekvi la
sekvan ligilon:

https://translations.launchpad.net/subtitleeditor/trunk/+pots/subtitleeditor/eo/+translate?start=10

Mi uzis komputeko.net kiel bazan vortaron.

Mi ege dankas.

Ho jes, mi ankoraŭ ne enkondukis min mem:
Mi estas Patrick (Petriko / Pe3K) Oudejans el Hago, Nederlando. Mi nun aĝas
34. Mi estas esperantisto jam pli-malpli dek jarojn. Tradukado estas
ŝatokupo mia. Mi tradukis jam plurajn filmojn. Ankaŭ pro tio mi volis
traduki la programon Subtitle Editor. Alia programo kiun mi nun tradukadas
estas Rhythmbox. Kaj filmoj kiujn mi nun tradukas estas la nederlandaj
filmoj Zwartboek (Nigra Libro) kaj Kameleon(o) 2.

Amike salutas,

Pe3K

Follow ups