← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: traduko de 'user'

 

mi ĝis nun tute preferis "uzanto"n sed dubas nun pri tio. mi ĵus trovis tion ĉe Bertilow: "Plej gravas ke la substantivbaza uzulo estas pli oportuna termino ol la adjektivbaza uzanto" (http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/U.html#UZULO)

do, evidente mi iĝos "uzulo"-uzanto ;-)

kore,
Kristjan

Am 03.08.2009 18:06, schrieb Ziko van Dijk:
Iusence "uzulo" estas pli klara, sed mi kredas ke "uzanto" estas multe
pli disvastigxinta.
Sincere
Ziko

2009/8/3 Jacob Nordfalk<jacob.nordfalk@xxxxxxxxx>:
'uzanto' certe.

V.d. ankaŭ http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzulo ne ekzistas.

Kore Jacob

2009/8/3 Kristjan Schmidt<kristjan.schmidt@xxxxxxxxxxxxxx>

saluton,

mi rimarkis ke kelkaj de ni uzas 'uzulo' kaj aliaj 'uzanto' kiel traduko
de la angla vorto 'user'. komputeko (www.komputeko.net) tradukas ĝin al
'uzanto'.

kion vi pensas, kiu traduko estas pli taŭga?

amike,
  Kristjan


--
www.sprachenabend-leipzig.de



References