← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Backports

 

Saluton!

2010/3/26 KaGu KaraGu <kgesperanto@xxxxxxxxxxx>

> Ĉu temas pri "rezerva ENIREJO" aŭ eble "neoficiala ENIREJO", sekreta
> ENIREJO , sekreta alvokadreso aŭ sekreta eniradreso al la komputilo.  Eble
> temas pri unudirekta / dudirekta  "reira / enira pordo" per kiu eblas enigi
> datumojn al la komputila memoro.
>

Ne. Se mi gxuste komprenas la temon, "backport" estas nome pakajxo, do
programo, kiu gxisdatigas iun malnovan pakajxon sen uzado de aliaj novaj
pakajxoj, kiu ordinare instaligxas kun nova versio de OS.
Ekzemple, mi povas uzi malnovan Ubuntu, kaj ne volas gxistatigi gxin gxis la
lasta versio. Samtempe mi preferas gxistatigi FireFox-n, kiu havas iun
"sekuran truon". Do, mi trovas tiun "backport" - specialan pakajxon, kiu
korektas tiun "truon" en FireFox en mia malnova Ubuntu.

La propono "retroportaĵo" ŝajnas al mi iom stranga. La vorto ja indikas, ke
> temas pri iu aĵo, kiu estas portata en la kontraŭan direkton, doi ne pri iu
> elektronika pordo aŭ elektronika en-/el-irejo.
>

Mi konsentas.
La traduko devas indiki, ke gxi estas pakajxo, miaj variantoj: retropakajxo,
_retirpakajxo_, retenpakajxo.


> Mi forte malaprabos la proponon "bekporto" aŭ "bakporto", kiu pli kongruus
> al mia pronco de la angla "back port".
>

Ankaux mi.

-- 
Kunlabore,
Ljoŝa

Follow ups

References