ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00218
Re: Backports
Dankon pro la informo.
Kial ne nomu "back port" "ĝisdatiga programpakaĵo"
Date: Fri, 26 Mar 2010 13:00:16 +0300
From: ka2pink@xxxxxxxxx
To: ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Backports
Saluton!
2010/3/26 KaGu KaraGu <kgesperanto@xxxxxxxxxxx>
Ĉu temas pri "rezerva ENIREJO" aŭ eble "neoficiala ENIREJO", sekreta ENIREJO , sekreta alvokadreso aŭ sekreta eniradreso al la komputilo. Eble temas pri unudirekta / dudirekta "reira / enira pordo" per kiu eblas enigi datumojn al la komputila memoro.
Ne. Se mi gxuste komprenas la temon, "backport" estas nome pakajxo, do programo, kiu gxisdatigas iun malnovan pakajxon sen uzado de aliaj novaj pakajxoj, kiu ordinare instaligxas kun nova versio de OS.
Ekzemple, mi povas uzi malnovan Ubuntu, kaj ne volas gxistatigi gxin gxis la lasta versio. Samtempe mi preferas gxistatigi FireFox-n, kiu havas iun "sekuran truon". Do, mi trovas tiun "backport" - specialan pakajxon, kiu korektas tiun "truon" en FireFox en mia malnova Ubuntu.
La propono "retroportaĵo" ŝajnas al mi iom stranga. La vorto ja indikas, ke temas pri iu aĵo, kiu estas portata en la kontraŭan direkton, doi ne pri iu elektronika pordo aŭ elektronika en-/el-irejo.
Mi konsentas.
La traduko devas indiki, ke gxi estas pakajxo, miaj variantoj: retropakajxo, _retirpakajxo_, retenpakajxo.
Mi forte malaprabos la proponon "bekporto" aŭ "bakporto", kiu pli kongruus al mia pronco de la angla "back port".
Ankaux mi.
--
Kunlabore,
Ljoŝa
_________________________________________________________________
Klicka här!
http://new.windowslivemobile.msn.com/SE-SE/windows-live-hotmail/default.aspx
Follow ups
References