← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Backports

 

Saluton!

 

La propono "retroporto" ŝajnas al mi iom duba.  La radiko "port-" estas verbeca kaj krom tio transitiva. Ekz. "La porto de la valizo kaŭzis al li dolorojn en la mano. La stranga afero estas, ke la retroporto de la sama valizo kaŭzis al li eĉ pli fortan doloron en la mano."  

 

Do se oni volas fari substantivon de la radiko "port-" ,  tiam oni nepre utiligu la afikson "aĵ".  Do por mi "retroporta programo"   pli bone priskribas pri kio temas.  Do mi proponas "retroprogramo" aŭ "retroflikaĵo" (flik-  havas verbecan karakteron kaj tial "aĵ" estas necesa.  (La fliko (la ago meti flikaĵon sur vesto) preskaŭ malaperigis la damaĝon, kiun la najlo iam kaŭzis.)

 

KaGu:-}

 
 
> From: bensberg@xxxxxxxxxxxxx
> To: info@xxxxxxxxxxxxxxxxx
> Date: Fri, 26 Mar 2010 16:00:35 +0100
> CC: ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
> Subject: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Backports
> 
> 
> Salutojn,
> 
> 25 Mar 2010 21:42 +0100, "AIS, Informofico" <info@xxxxxxxxxxxxxxxxx> skribis:
> > Karaj kolegoj, la vorto "retroportaĵo" ŝajnas konformi al la
> > difino (kaj al mia ĝisnuna kompreno de "backport"). Ĉu ne?
> 
> Mi konsentas, kvankam mi preferus "retroporto". La "aĵ" ne helpas,
> ne aldonas signifon, eĉ farigas la vorton tro specifa: ĉar temas precipe
> ne pri retroportata pakaĵo sed pri retroportata fliko al tiu pakaĵo.
> 
> En angla vorto "backports", multo estas subkomprenata:
> "packages with backported fixes for grave errors".
> 
> Ankaŭ en Esperanto oni povas subkompreni tute tion kaj
> paroli simple de "retroportoj". Ne necesas enmeti la vorton
> "pakaĵo" nek alian.
> 
> Estime,
> 
> Benno
> 
> -- 
> http://www.fastmail.fm - IMAP accessible web-mail
> 
> 
> _______________________________________________
> Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> Post to : ubuntu-l10n-eo@xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
> Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
> More help : https://help.launchpad.net/ListHelp
 		 	   		  
_________________________________________________________________
Klicka här!
http://new.windowslivemobile.msn.com/SE-SE/windows-live-hotmail/default.aspx

Follow ups

References