ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00223
Re: Backports
27 Mar 2010 09:25 +0100, "KaGu KaraGu" <kgesperanto@xxxxxxxxxxx> skribis:
> Do por mi "retroporta programo" pli bone
> priskribas pri kio temas.
Sed ne temas pri programo kiu retroportas.
Nek pri programo kiu estas retroportita.
> Do mi proponas "retroprogramo" aŭ
> "retroflikaĵo"
Ankaŭ ne temas nur pri retroportitaj flikaĵoj.
Temas pri "pakaĵoj kun retroportitaj flikaĵoj".
Por kapti tiujn kvar vortojn en unu sola,
kial ne priskribi ilin per la ago: "retroporto"?
Tiu vorto tute nature lasas subkompreni
aĵon kiu estas retroportata, kaj ion al kiu
tiu aĵo estas retroportata. "Retroportaĵo"
lasas tro facile pensi ke temas nur pri
aĵoj kiuj estas retroportataj.
Estime,
Benno
--
http://www.fastmail.fm - The professional email service
Follow ups
References