← Back to team overview

ubuntu-l10n-eo team mailing list archive

Re: Ŝanĝoj al vortaro

 

aliro -> atingo

Mi povas akcepti, tamen ne estas konvinkita. Eble mia sinteno estas kaŭzata de la nederlanda (toegang) kaj germana (Zugang), kie "access" estas laŭ vortkompono tradukata kiel "aliro". En ordinara lingvo mi uzus "aliro al universitatoj estu garantiata ankaŭ por malriĉaj homoj"; "aliro al la interreto estu fundamenta homa rajto". Laŭ LK ankaŭ tie oni uzu nepre "atingo". Ĉu tio estas la lingvosento inter ni?

La alia signifo de "aliro" laŭ KL same bone esprimiĝus per "alproksimiĝo", "maniero" kaj ne vere estas faka termino.



__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfügt über einen herausragenden Schutz gegen Massenmails. 
http://mail.yahoo.com 

References