ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00235
Re: Ŝanĝoj al vortaro
01 Apr 2010 10:49 -0300, "Kim Ribeiro" <ribekim@xxxxxxxxx> skribis:
> Mi komprenas jene
> * e-mail (retadreso) - retpoŝto
> * e-mail (mesaĝo) - retmesaĝo
Certe "retpoŝto" ne samsignifas al "retadreso", ĉar retpoŝto estas
la tuta aro de aĵoj kiu ebligas sendi kaj ricevi repoŝtmesaĝojn
(http://www.reta-vortaro.de/revo/art/posxt.html#posxt.0o kaj
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ret.html#ret.0posxto).
Plue, "retadreso" ne signifas nur "repoŝtadreso" sed ankaŭ
povas signifi "IP-adreso" (http://eo.wikipedia.org/wiki/Retadreso).
Plue, "retmesaĝo" ankaŭ povus esti "retbabilada mesaĝo" --
ne nur eblas retbabili en retbabilejo sed ankaŭ rekte kun alia
persono; mi tion nomus "retmesaĝi".
Do, depende de la ĉirkaŭteksto, la angla vorto "email" povas
signifi retpoŝto, retpoŝtmesaĝo (=retpoŝtaĵo), aŭ retpoŝtadreso,
Do, mi proponas la sekvan:
* email (adreso) - retpoŝtadreso
* email (mesaĝo) - retpoŝtaĵo, retpoŝtmesaĝo
* email (sistemo) - retpoŝto
Amike,
Benno
--
http://www.fastmail.fm - One of many happy users:
http://www.fastmail.fm/docs/quotes.html
References