ubuntu-l10n-eo team mailing list archive
-
ubuntu-l10n-eo team
-
Mailing list archive
-
Message #00325
Re: Evolution 50%, Cheese
saluton :-)
dankon por viaj respondoj.
Joop skribis:
dice = ĵetkubo
bone, tio estas pli bone ol "ĵetpluredro"
warp = (dis)tordo
"distordo" plaĉas al mi :-)
burst = disradiado
mi ĵus konsultis la germanan tradukon kaj tie "burst" estas tradukite
per "Serienaufnahme" kio eble esperante estas "seriokapto" (kapti:
http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=kapti) - tio laŭ mi estas pli
bone, ĉu ne?
"edge"
laŭ la germana traduko ĝi estus "rando" (kiel Kim jam skribis) aŭ
"angulo". komputeko proponas "eĝo". tio estas bone laŭ mi.
"shagadelic"
la germana traduko estas "Psychedelisch" por tio mi ne trovis tradukon
en Eo. ĉu eble "Tranca" (de "Tranco")?
por "hulk" kaj "vertigo" mi ne havas proponojn.
Serge skribis:
Ĉu la vorto 'cheese' estas je la kutima vorto uzata de fotistoj por akiri ridetajn vizaĝojn?
jes, sed kiun vorton uzas esperantaj fotistoj? eble tio estus solvo -
"rideto" (propono de Joop) ankaŭ plaĉas al mi.
sed ĝenerale restas la demando: ĉu ni traduku/esperantigu la nomojn de
programoj? kion pri "Gnome" (eble Gnomo) aŭ "Ubuntu" mem (eble Ubunto aŭ
Ubuntuo)?
amike,
Kristjan
Follow ups
References