Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |
laŭ mi la tradukado bone funkcias eĉ sen multe da komunikado inter la tradukantoj. iom bedaŭrinde estas ke mi ne scias pri kio la aliaj okupiĝas...Due, ĉu vi pensas ke la nuna formo de laborado bone funkcias aŭ ĉu vi pensas ke io mankas, io ŝanĝindas ktp? Mi volonte scios de vi!
jen ideo kiun mi iam havis: mi vidis ke multaj tradukantoj evitis malfacilajn ĉenojn - tio ja estas en ordo ĉar ni ĉiu estas volontuloj - tamen estus bone komplete traduki pakaĵojn. do jen la ideo: ni malfermas liston de 3 (aŭ pli?) pakaĵoj kiuj laŭ ni estas traktindaj. nur kiam ni fintradukas pakaĵon ni povas anstataŭigi ĝin per alia. tio estus tasko por la grupo, kompreneble ĉiu membro mem povas decidi ĉu ŝli kontribuas aŭ ne.
miaj proponoj por la unua listo (bazita sur enketo de Joop en nia Facebook-grupo):
Orko https://translations.launchpad.net/ubuntu/precise/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate Chromium https://translations.launchpad.net/chromium-browser/translations/+lang/eo Empatio https://translations.launchpad.net/ubuntu/precise/+source/empathy/+pots/empathy/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated&field.alternative_language=&field.alternative_language-empty-marker=1&old_show=all Kristjan
Thread Previous • Date Previous • Date Next • Thread Next |